Mosleh-od-din Sadio
El Vikipedio
[redaktu] Mosleh-od-din SADIO
Ŝejko Mosleh-od-din Sadio (perse: شیخ مُصلح الدین سَعدی), unu el la plej grandaj poetoj de la persa lingvo, naskiĝis en 1184 en Ŝirazo kaj forpasis en 1281 en la sama urbo en Persujo/Irano.
Li verkis multe kaj proze kaj poeme. Plej famaj liaj verkoj estas Golestano (La florejo) kaj Bustano (La aromejo aŭ florĝardeno). La unua estas bela mikso el poemo kaj prozo en formo de moralaj rakontoj dividitaj en ok ĉapitrojn, dum la dua tute konsistas el poemoj.
D-ro Kejhan Sajjadpur regule aperigas majstre faritajn esperantajn tradukojn de la rakontoj de Golestano en Irana Esperantisto.