MSN
El Vikipedio
Pri la aliaj signifoj de MSN rigardu en MSN (apartigilo).
MSN (aŭ Microsoft Service Network) estas retportalo (origine kreita por esti paralelo al Interreto) farita de Mikrosofto je la 24-a de aŭgusto 1995, kiam Vindozo 95 estis ekvendita. La nomo MSN estis disvastigita kun la Mikrosoftaj retpoŝta servo Hotmail kaj tujmesaĝilo MSN Messenger, kune kun aliaj Mikrosoftaj servoj kaj retejoj. MSN ŝanĝiĝos al Vindozo Live en 2006, kiam Mikrosoft malfermos siajn retservojn kaj retprogramojn. Proveldono de Vindozo Live estas nun havebla.
Kun 9 milionoj da uzantoj MSN estas la dua Interreta servo en Usono post America Online kun 26,5 milionoj.
Per ĝi, multaj Esperantistoj interbabilas kaj ili eĉ kreas ĉiutagajn konferencojn kun 3 ĝis 20 partoprenantoj. Ankaŭ ekzistas du retadresaj iloj por kunvenigi la Esperantajn babilantojn per MSN:
- tuj@lernu.net
- msn1984@bbqun.com
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.