Muvanzo
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas pri urbo en Tanzanio. Ekzistas ankaŭ urbo Muvanzo en Malavio.
Muvanzo (svahile Mwanza) estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono. Ĝi havas 225.244 loĝantojn (aglomeraĵo: 336.811, ambaŭ en 2005). Per tio ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, post Daresalamo, sed antaŭ Zanzibaro.
Ĝi situas ĉe fjordo de Viktoria Lago je alto de 1.140 metroj super marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas 2° 31' 18" S, 32° 54' 4" E Mapo.
La urbo estis fondita en 1892. Pro sia favora situo ĉe la lago ĝi evoluis al grava industria kaj ekonomia centro de Tanzanio, kun industrioj tekstila kaj nutraĵ-konservaĵa. Ĝi havas pramajn ligojn al Bukobo, Musomo kaj Nansio sur insulo Ukerevo. Fervojo ĝin ligas al Ŝinjango kaj Taboro ĉe la centra tanzania fervoja linio. Pavimita vojo iras orienten al parko Serengeti kaj Musomo; ankaŭ la vojo al sudo, al Ŝinjango, nun estas preskaŭ komplete pavimita.
[redaktu] Ĝemela urbo
Muvanzo ĝemeliĝis kun
[redaktu] Kuriozaĵoj
La fiŝkapta industrio de Muvanzo estas temo de la filmo La koŝmaro de Darvino, kiu rakontas la ekologiajn problemojn kaŭzitajn per enmeto de la nila perko en la lagon.