Svahila lingvo
El Vikipedio
La svahila lingvo (ankaŭ sŭahila aŭ suahila, svahile Kiswahili [kisŭahili]) estas bantua lingvo parolata en la orienta Afriko, ĉefe en Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj en la limaj regionoj de Kongo, Zambio kaj Mozambiko. La nuntempa norma Zanzibaro, insulo antaŭ Tanzanio.
Svahila lingvo | |
---|---|
Parolata en: | Tanzanio, Kenjo, Ugando kaj iomete en limaj regionoj de najbaraj landoj |
Parolantoj: | proksimume 60 milionoj |
Genetika klasifiko: | Niĝer-kongola Benve-kongola |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo de: | Tanzanio, Kenjo |
ISO 639-1: | sw |
ISO 639-2: | swa |
SIL: | SWA |
Specimeno | |
La Patro Nia: | |
|
La svahila lingvo estiĝis kiam la bantuaj popoloj renkontiĝis kun arabaj komercistoj ĉe la marbordo (kaj la vorto "svahilo" mem venis el la araba vorto sahel ساحل: "el la marbordo"). Poste la portugaloj koloniis la tieajn regionojn, sekvotaj de la germanoj kaj post la unua mondmilito la angloj. En la 19-a jarcento multaj baratanoj kaj pakistananoj venis tien por komerco. Pro tio, la svahila havas fremdvortojn de ĉiuj lingvoj de ĉi tiuj popoloj. Tamen la gramatiko, kaj la ofte uzataj vortoj, ĉefe devenas de la bantua lingvofamilio. La araba alportis la plej multajn fremdvortojn, sekvita de la angla.
Dum la frua kolonia periodo, kiam oni ekproduktis la unuajn lernolibrojn por la svahila, la zanzibara dialekto de la svahila iĝis la norma dialekto. Tial la nuntempe disvastigata versio de la svahila devenas de tiu dialekto. La aliaj dialektoj ankoraŭ estas iomete uzataj, kvankam forte influitaj de la zanzibara dialekto.
Nuntempe la svahila estas la nura ŝtatlingvo en Tanzanio, kaj unu el la du ŝtatlingvoj de Kenjo (kune kun la angla). Ĝi estas multe uzata por kompreniĝo inter la diversaj triboj de orientafriko, kiuj ĉiuj havas siajn tribajn lingvojn. Tamen nuntempe en Tanzanio la plejmulto de la homoj (kaj ĉefe la junuloj) regas la svahilan same bone kiel sian triban lingvon. Por pli da informoj pri la lingva situacio en Tanzanio, rigardu la paĝon pri Tanzanio.
Kiel en la aliaj bantuaj lingvoj, en la svahila ekzistas diversaj substantivklasoj, kiuj estas signalitaj de la prefikso de la substantivo. La verboj kaj adjektivoj devas kongrui kun la substantivklaso de la ĉefa substantivo.
La svahila havas fonetikan ortografion, uzante 24 el la 26 latinaj literoj. Ĝi estas fonetika en la senco ke ĉiu sono estas skribata en nur unu maniero. Tamen kelkaj sonoj estas skribataj per pli ol unu litero (ekz. sh por la sono ŝ), do malkiel Esperanto ĝi ne estas fonetika en la senco ke ĉiu litero nur reprezentas unu sonon.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Mwana Simba: Kiswahili? Hakuna matata Gramatika enkonduko al la svahila lingvo kun laŭtema svahila vortaro (franca/angla)
- Internet Living Swahili Dictionary
- Kisa cha Mzee Meko Tanzania bildstrio kun esperanto-traduko
Kategorioj: Lingvo | Kenjo | Tanzanio | Afriko