Nĵameno
El Vikipedio
Nĵameno (pli frue Fort Lamy) estas ĉefurbo de respubliko Ĉado kaj samtempe la plej granda urbo de la lando kun 998.000 loĝantoj (stato: 1999).
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La urbo situas en sudokcidento de la lando ĉe Ĉari
La temperaturo en Nĵameno sumas jaraveraĝe 27,8 °C, la averaĝa precipitaĵo sumas jare ĉ. 556 mm kaj falas ĉefe je la monatoj junio ĝis aŭgusto.
[redaktu] Historio
La urbo fondiĝis dum la franca kolonia regado en jaro 1900 kun la nomo Fort Lamy, sed alinomiĝis en 1973 al Nĵameno (N'Djamena).
La urbo kiel registara centro estas celo, loko de puĉoj.
[redaktu] Ekonomio
En Nĵameno troviĝas la sola universitato de las lando, fondita en 1971.
Nĵameno posedas internacian flughavenon, uzatan de Air France, Ethiopian Airlines, Sudan Air kaj Cameroon Airlines.
En la urbo funkcias modernaj karnofabrikoj kaj naftorafinejoj.