Navaha Nacia Monumento
El Vikipedio
Navaha Nacia Monumento (Navajo National Monument) situas en nordokcidenta parto de Navaha rezervejo en norda Arizono, proksime al urbo Tonalea.
La monumento estas tri grandaj praaj loĝejaroj, fosita en ŝtono. Oni konas multajn simialjn loĝejojn tie, sed la plej bone rezervitaj estas la Betatakin (navaho: „Klifa domo”), Keet Seel („Rompita argilaĵo”) kaj Surskriba domo, entute sur ĉ. 146 hektaroj. Oni (la blankuloj) malkovris la plej grandan (Keet Seel) en 1895. La tropan monumenton oni deklaris nacia monumento en 1909 per prezidenta deklaro.
La monumento estis loĝejo de la formortinta popolo, la kayenta anasazi inter 1250 kaj 1300. Ili ekloĝis, konstruis ilin, kiam ekkultivis la agron, sed pro klimatikaj ŝanĝoj forlasis ilin.
La 135 loĝejoj de Betatakin situas sur 115 m larĝa kornico al 140 m alta klifomuro. Keet Seel konsistas el 160 loĝejoj kaj 6 ritejo, en klifa golfo. La Surskriba domo (Inscription House) havas 74 ĉambrojn (fermita en 1968 al la turistoj).
Oni povas viziti la ruinojn nur kun gvido de la parkistoj, en grupo.
La Navaha Nacia Monumento estis listita en la Nacia registaro de historiaj lokoj, la 15-an de oktobro, 1966.
[redaktu] rete
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Canyon de Chelly National Monument
- Mesa Verde National Park