Neĝa koko
El Vikipedio
La neĝaj kokoj' aŭ neĝkoko estas specioj de birdoj de la genro Tetraogallus de la birda familio fazanedoj (Phasianidae).
Ili estas grund-nestaj birdoj, kiuj vivas en montaraj regionoj de suda Eŭrazio ĝis Kaŭkazo kaj Himalajo kaj okcidenta Ĉinio. Ili manĝas vegetaĵojn kaj semojn.
[redaktu] Specioj
- Kaŭkaza neĝa koko, Tetraogallus caucasicus
- Kaspia neĝa koko, Tetraogallus caspius
- Tibeta neĝa koko, Tetraogallus tibetanus
- Altaja neĝa koko, Tetraogallus altaicus
- Himalaja neĝa koko, Tetraogallus himalayensis