Nicolae Dărăscu
El Vikipedio
Nicolae DĂRĂSCU (naskiĝinta la 18-an de februaro, 1883 - mortinta la 14-an de aŭgusto, 1959) estis rumana pentristo. Li estis influita per Impresionismo kaj Neo-Impresionismo.
[redaktu] Biografio
Naskiĝinta en Giurgiu, li studis pentradon ĉe la Akademio de Belartoj en Bukareŝto inter 1902 kaj 1906, en la klaso de George Demetrescu Mirea. Postdiplomiĝe, li estis aljuĝita stipendion al la Académie Julian en Parizo (en kiu, kiel admirinto de ĝiaj eks-studentoj Nicolae Grigorescu kaj Ştefan Luchian, li volis varbiĝi). Li studis kun Jean-Paul Laurens kaj unu jaron poste, en 1907 ĉe la École des Beaŭ-Arts kun Luc-Olivier Merson.
Li vojaĝis vaste kaj loĝis en suda Francio (Toulon kaj Saint-Tropez, 1908), al Venecio (1909), en Rumanio (al Vlaici, Distrikto Olt, 1913, kaj en Suda Dobruja - Balchik, 1919). Li konservis konstantajn kontaktadojn kun artistoj de aliaj Eŭropaj kulturoj, vizitinte ĉefajn artajn muzeojn kaj plivastiginte siajn horizontojn provi novajn formojn de artista esprimo. Ne kiel multe da siaj samtempuloj, Dărăscu malofte pentris internojn aŭ senmovajn scenojn.
En 1917, kune kun la pentristoj Camil Ressu, Ştefan Dimitrescu, Iosif Iser, Marius Bunescu kaj la skulptistoj Dimitrie Paciurea, Cornel Medrea, Ion Jalea kaj Oscar Han, li fondis la asocion Arta Română en Iaşi.
Krom siaj artistaj klopodoj, Dărăscu estis profesoro ĉe la Akademio de Belartoj en Bukareŝto inter 1936 kaj 1950.