Nigra ruĝvostulo
El Vikipedio
?Nigra ruĝvostulo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Malina nigra ruĝvostulo
(Phoenicurus ochruros gibraltariensis) |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Phoenicurus ochruros (S. G. Gmelin, 1774) |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
6-7, vidu tekston |
Nigra ruĝvostulo estas malhelgriza birdo kun ruĝa vosto, du blankaj makuloj komoformaj ambaŭflanke de l'malsupradorso.
Tiu birdo (Phoenicurus ochruros) nestas de Eŭropo ĝis ĉiuj montaj regionoj de Centra Azio. Ĝia natura vivloko aŭ biotopo estas rokaj medioj, en montaroj ĝis 3000 metrojn altaj, kie ĝi nestas en truoj interŝtonaj. Tial ĝi trovis en la homaj urboj taŭgan vivmedion, kaj oni ofte povas vidi kaj ĉefe aŭdi ĝin staranta sur iu kamintubo eligante sian nemaldistingeblan kanton kun bruo similanta al tiu de ĉifonata papero.
Ĝi serĉas sian nutron surgrunde. La ovoj (po 4-6 en nesto) estas malhelbluaj ĝis blankaj. Ili ofte bredas vice du idarojn dum jaro.