Nubskrapulo
El Vikipedio
Nubskrapulo estas treege alta konstruaĵo, kutime pli ol 150 metroj, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn. Ili nomiĝas ĝenerale ankaŭ "turoj" kaj estas uzataj por diversaj celoj, interalie, kiel loĝejo, oficejo, kaj radia anteno.
La unuaj nubskrapuloj aperis je antaŭmilitaj malfrua 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ilin ebligis la havebleco de fortaj konstruaj materialoj kia ŝtalo kaj la invento de lifto por vertikala veturado. Oni ĝenerale agnoskas ke la Home Insurance Building, konstruita en Ĉikago en jaro 1885, 10-etaĝa kaj 42 metrojn alta, estis la unua nubskrapulo. Ĝi malkonstruiĝis en 1931. Samjare estis inaŭgurita la Empire State Building en Novjorko. Kun 381 metroj da alteco ĝi daŭre estis la plej alta konstruaĵo en la mondo dum 40 jaroj. La unua nubskrapulo sur la eŭropa kontinento, 97 metrojn alta, estas la Boerentoren (Kamparana turo) en Antverpeno, konstruata de 1929 ĝis 1931.
La evoluigo de rapidaj transportiloj sennecesigis altajn konstruaĵojn, speciale en Usono, kie konstruparceloj estas facile haveblaj. En 2001 la atako kontraŭ la Ĝemelturoj en Novjorko fortimigis kompaniojn de la ideo de ekstreme altaj konstruaĵoj.
- Famaj nubskrapuloj
- Sears-turo - Ĝemelturoj de Novjorko - Petronas-turoj - Empire State Building - Turning Torso
- Plej grandaj nubskrapuloj
- Novjorko - Tokio - Meksikurbo - Sao-Paŭlo - Abu-Dabio - Ĉikago - Kuala-Lumpuro - Taipeo
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |