Okcitanio
El Vikipedio
La okcitana flago, kun la tielnomata okcitana aŭ langvedoka kruco
Okcitanio, okcitanlingve Occitània [utsitanjo], estas vasta teritorio situanta en la suda parto de Francio. Ĝi etendiĝas sur pli ol 30 francaj departementoj (190 000 km2), do pli-malpli unu triono de la tuta franca teritorio. Ĝi etendiĝas ankaŭ sur parto de la italaj Alpoj kaj unu valo de la hispanaj Pireneoj (Val d'Aran), kie la okcitana lingvo estas oficiala kune kun la kataluna kaj la hispana.
Ĝi difinas areon kie oni historie parolas la okcitanan lingvon.
La teritorio de Okcitanio
http://mescladis.free.fr/france-occit-mapS.gif
Ĉi tiu artikolo pri "Okcitanio" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.