Optika vitro
El Vikipedio
Optika vitro estas travidebla vitro speciale farita por farado de optikaj aparatoj.
Bezonoj al ĉi tiu vitro estas sufiĉe pli grandaj ol al vitroj por plejparto da aliaj celoj. Pro tio estis inventitaj diversaj specialaj specoj de vitro kun diversaj atributoj. Optika vitro devas estis en pli granda grado ol kitma vitro homogena, travidebla, senkolora, pura. Pro tio ĝia kemia enhavo estas pli malsimpla. Ofte optika vitro enhavas silicon, hidosodon, litargiron, bariaj saloj, fluoraj saloj.
Ĉefaj atributoj de optika vitro estas indico de refrakto kaj varianco.
Ĉefaj specoj de optika vitro:
Por fari koloran vitron oni aldonas substancioj kun kupro, seleno ,oro.
Ĉefaj malavantaĝoj de optikaj vitroj:
- Ŝtonoj estas malgrandaj netravideblaj eroj de fandujo aŭ nefanditaj eroj de fonto miksaĵo, el kiu la vitro estis farita. Se la ŝtonoj estas malmultaj, malgrandaj kaj malproksimaj de fokusa ebeno ili ne malplibonigas sifiĉe bildon de lenso, farita el la vitro.
- Bobeloj estas pro eligado de gasoj dum kemiaj reakcioj inter eroj de la vitro. Ili estas preskaŭ neeviteblaj. Bobeloj refraktas lumon je diversaj anguloj.
- Fumo estas ondformaj malhomogenaĵoj en vitro
- Mekanikaj tensioj estas pro nesamtempo plimalvarmigado de vitro dum produktado aŭ pro tro grandaj fortoj de muntado de lenso. Tensioj estas danĝeraj ĉar ili povas krevigi lenson post ia tempo. Ili nevideblas sen specialaj aparatoj. Ili videblas per aparato kiu sentas ŝanĝon de polarizo de lumo trairinta tra la vitro.