Orlické Záhoří
El Vikipedio
Orlické Záhoří (en traduko Orlica Postmontarejo) estas komuna nomo por vilaĝoj situantaj en valoj de Divoká Orlice sur ĉeĥa-pola ŝtatlimo.
Enhavo |
[redaktu] Trčkov
Trčkov (Trschkadorf) - limregionaj solejoj. Eksa vilaĝo de plejparte domistoj (lignohakistoj) estas menciata en 1790. En 1913 estas ĉi tie menciataj 527 germanoj, 1 ĉeĥo.
Dank' al foresto kaj relativa forlasiteco en la ĉirkaŭaĵo konserviĝis kvanto de devenaj ekosistemoj.
[redaktu] Bedřichovka
Bedřichovka (Friedrichswald) - devena montara vilaĝo estiĝis el loĝigo ĉirkaŭ vitrogisejo, kiun ĉi tie konstruis en 1614 vitrofabrikisto Johann Friedrich. Friedrichidoj estis fama kaj disbranĉigita vitrofarista familio, kiu havis siajn vitrogisejojn en Bohemio kaj en Silezio. Ĉirkaŭ la jaro 1700 tiama posedanto de vitrofarejo transportis produktadon de la vitro en maldekstrebordan vilaĝon Kaiserswalde (hodiaŭa pola Lasówka), kie la vitrofarejo kun eminentaj rezultoj laboris ĝis la jaro 1945.
[redaktu] Zelenka
Zelenka (Grünborn) - fondita en 1613 fare de Benjamin z Vlkánova kiel domista vilaĝo, kies unuaj loĝantoj akiris vivtenaĵojn per laboro por la proksimaj vitrofarejoj, per laboro en arbaro kaj sur nefekundaj kampoj.
[redaktu] Jadrná
Jadrná (Kerndorf) - unuafoje ĝi estas menciata en 1613, eĉ kiam ties estiĝon eblas verŝajne ŝovi ankoraŭ pli profunden en la pasintecon. Ĝi elkreskis en konekso kun longdistanca lignoflosado sur Orlice ĝis Elbo kaj plu al Kolín.
[redaktu] Kunštát
Kunštát (Kronstadt) - vilaĝo, kies estiĝon oni metas proksimume en la jarojn 1590 - 1600 kaj ĝi estas kunigita kun agado de germanaj lignistoj. En valo de Divoká Orlice tio estis onidire la plej vigla loko. En tombejo staras malfrue baroka preĝejo de sankta Johano Baptisto el la jaroj 1754 - 1763, al kiu antaŭis preĝejo ligna, indikata jam en la jaro 1612.
Ankaŭ nuntempe Kunštát estas imaginara centrejo de la vilaĝoj kreantaj Orlické Záhoří-on. Estas ĉi tie krom aliaj poŝtoficejo kaj vendejo, tuj apude staras hotelo.
[redaktu] Černá Voda
Černá Voda (Schwarzwasser) - fondita ĉirkaŭ la jaro 1700 en konekso kun estiĝo de la vitrofarejo. La vitrogisejo etendiĝis sur okcidenta rando de la vilaĝo apud rojo ĉe eksa ĉasista kasteleto kaj ĝian agadon rememorigas arbaro portanta nomigon "Glashüttenwald". Dank' al ties ekzistado ekkreskis nenur vilaĝo Schwarzwasser, sed ankaŭ najbara Nová Ves.
Regiono Hradec Králové | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Rychnov nad Kněžnou | |
▼ | |
Albrechtice nad Orlicí ~ Bačetín ~ Bartošovice v Orlických horách ~ Bílý Újezd ~ Bohdašín ~ Bolehošť ~ Borohrádek ~ Borovnice ~ Bystré ~ Byzhradec ~ Častolovice ~ Čermná nad Orlicí ~ Černíkovice ~ České Meziříčí ~ Čestice ~ Deštné v Orlických horách ~ Dobré ~ Dobruška ~ Dobřany ~ Doudleby nad Orlicí ~ Hřibiny-Ledská ~ Chleny ~ Chlístov ~ Jahodov ~ Janov ~ Javornice ~ Jílovice ~ Kostelec nad Orlicí ~ Kostelecké Horky ~ Kounov ~ Králova Lhota ~ Krchleby ~ Kvasiny ~ Ledce ~ Lhoty u Potštejna ~ Libel ~ Liberk ~ Lično ~ Lípa nad Orlicí ~ Lukavice ~ Lupenice ~ Mokré ~ Nová Ves ~ Očelice ~ Ohnišov ~ Olešnice ~ Olešnice v Orlických horách ~ Opočno ~ Orlické Záhoří ~ Osečnice ~ Pěčín ~ Podbřezí ~ Pohoří ~ Polom ~ Potštejn ~ Proruby ~ Přepychy ~ Rohenice ~ Rokytnice v Orlických horách ~ Rybná nad Zdobnicí ~ Rychnov nad Kněžnou ~ Říčky v Orlických horách ~ Sedloňov ~ Semechnice ~ Skuhrov nad Bělou ~ Slatina nad Zdobnicí ~ Sněžné ~ Solnice ~ Svídnice ~ Synkov-Slemeno ~ Trnov ~ Třebešov ~ Tutleky ~ Týniště nad Orlicí ~ Val ~ Vamberk ~ Voděrady ~ Vrbice ~ Vysoký Újezd ~ Záměl ~ Zdelov ~ Zdobnice ~ Žďár nad Orlicí | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |