Osnabrück
El Vikipedio
Osnabrück [osnaBRIK] estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio. La urbo apleksas areon da 119,80 km2 kaj enhavas 165.517 loĝantojn (en 2003) kaj estas la tria plej granda urbo en Malsupra Saksio.
Osnabrück situas ĉe 52° 16' N, 8° 3' E Mapo en GMT+1h (+2h somera tempo de aprilo ĝis oktobro). Ĝi lokiĝas inter la montaro Wiehengebirge kaj la Teŭtoburga arbaro.
En Osnabrück estis intertraktita la Traktato de Vestfalio. Osnabrück plurfoje troviĝas (kaŝe aŭ sub aliaj nomoj) en la romanoj de Erich Maria Remarque.
[redaktu] Historio
Osnabrück estis fondita ĉirkaŭ la jaro 780 de la franka imperiestro Karolo la Granda. Iam antaŭ 803, la urbo iĝis Episkopejo. Ambaŭ datoj ne certas, sed klaras, ke Osnabrück estas la plej malnova episkopejo en la teritorio de la ĝermana tribo Saksoj, kiuj sub imperiestro Karolo la Granda batiĝis de la Frankoj. En 889 la urbo ricevis komercajn, doganajn, kaj monerfarajn privilegiojn de Arnulf de Karintio. Ĝi estas unue priskribita kiel "urbo" en registro de 1147. Baldaŭ poste en 1157 Imperiestro Frederiko la 1-a permesis al la urbo privilegion konstrui fortikan urbomuron. Multaj el la turoj kiuj estis parto da la mezepoka fortikigo ankoraŭ videblas hodiaŭ. Osnabrück membriĝis en la Hansa Ligo en la 12-a jarcento, kaj ankaŭ en la Vestfalia Federacio da Urboj.
Ankoraŭ hodiaŭ episkopejo, la urbo havas katolikan katedralon de fru-romaneca stilo. Kvankam preskaŭ neniom de la originala katedralo restis, arkeologoj malkovris ke la plej malnovaj partoj da la konstruaĵo devenas el la 10-a jarcento. Tamen, plejparto da la katedralo estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj, kaj la ĥorejo estas gotika aldono. Strange, la pli nova sudokcidenta turo ampleksas la kvaroblan areon kompare kun la pli malnova turo. La plano por rekonstrui la duan turon neniam efektiviĝis, do la du turoj ŝajnas misproporciaj.
Ĉar la civitanoj elektis sekvi la Protestantisman reformacion, konflikto kreskis kun la Katolika episkopo kiu ne estis solvitqa ĝis la 17-a jarcento. Eble la plej grava evento de la historio de Osnabrück estis la diplomata negocado inter la jaroj 1643 kaj 1648, kaj la rezultanta Traktato de Vestfalio, kiu finis la Tridekjaran militon. Ĉar la katolika kaj protestisma delegacioj rifuzis renkonti persone, la katolikoj rezidis en Münster dum la Protestantoj rezidis en Osnabrück. La traktato diktis ke la urbo estu regnita alterne de katolika kaj protestisma episkopo. La protestismaj episkopoj estis nomita de la Duko de Braunschweig-Lüneburg. Tial, la lasta princo-episkopo Princo Frederiko (1763-1827) estis elektita en beba aĝo de 196 tagoj por ebligi al li havi la oficon plej eble longan tempon. Hodiaŭ, estas pli-malpli same multe da protestantoj kiom da katolikoj en la urbo.
Dum la sekularigo kaj la dissolvo de la Sankta Romia Imperio komence de la 19-a jarcento, la episkipa diocezo de Osnabrück dum la jaro 1803 enfalis en la regnon de Hanovro - tion konfirmis dum 1815 la Kongreso de Vieno. La diocezo ne estis reestabligita ĝis 1858. La urbo daŭis kiel propraĵo de Hanovro, kaj tial iĝis parto de Prusio en 1866.
Osnabrück tre suferis pro la bombado je la fino de la Dua Mondmilito, sed ampleksaj partoj de la historiaj konstruaĵoj en la malnova urbo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ, la urbo ne estas tute originala, tamen ĝi ankoraŭ ŝajnas kiel mezepoka urbo.
Osnabrück daŭras kiel grava garnizono por la Brita Armeo.
[redaktu] Partneraj urboj
Osnabrück havas partnerajn rilatojn kun pluraj urboj. Unika kampanjo en Germanio estas la kutimo, interŝanĝi "ambasadorojn de la partneraj urboj": temas pri junaj homoj el la amikaj urboj, kiuj por unu jaro laboras en la urba administrado de reciproka alia partnera urbo, respondecas pri ĉiuj laboroj rilate al la urbopartnerecoj kaj ankaŭ krome laŭeble helpas per tradukadoj.
La partneraj urboj estas
- Haarlem (Nederlando), ekde 1961
- Angers (Francio), ekde 1964
- Derby (Britio), ekde 1976
- Greifswald (Germanio), ekde 1988
- Tver (Rusio), ekde 1991
- Çanakkale (Turkio), ekde 2004
- Vila Real (Portugalio), ekde 2005
[redaktu] Famaj loĝintoj
Inter la famaj civitanoj de Osnabrück estas la verkisto Erich Maria Remarque kaj pentristo Felix Nussbaum, por kies pentraĵoj la urbo sumn 1998 malfermis tre modernan muzeon fare de arkitekto Daniel Libeskind. Reĝo Georgo la 1-a de Britio naskiĝis kaj kreskis en la urbo. La poeto kaj studisto Johann Ernst Hanxleden naskiĝis ĉi-tie, kaj same la nuna ĉefministro de Malgranda Saksio, Christian Wulff samkiel la regea muzikisto Gentleman.