Karolo la Granda
El Vikipedio
Karolo la Granda, alie nomita Karlomagno (la nomo venas el la latina lingvo Carolus Magnus, sed en preskaŭ ĉiu lingvo oni uzas la diversan formon de Karlo) (2-a de aprilo de 742- Aĥeno, 28-a de januaro de 814), reĝo de la frankoj (768-814), imperiestro de okcidento (800-814), unuenaskito de Pipino la Malgranda.
Post la morto de sia frato Karlomano (771), li regis sole. Li venkis la lombardojn kaj dominis la nordon de Italio (774). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Barbaroj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.
Kiam siavice Karolo la Granda venis en Italion kontraŭ la Lombardoj, ili rekomencis la saman strategion, sed tiufoje la Frankoj sieĝis Pavion kaj restis eĉ dum la vintro. Rezisti ne plu eblis; la Lombardoj kapitulacis kaj ilia reĝlando malaperis por ĉiam. Teorie ĝi daŭris, kun nura ŝanĝo de reĝo (Karolo la Granda aldonis al siaj titoloj la titolon «reĝo de la Lombardoj»). Fakte ĝi estis aneksita.
Li kreis la reĝlandon de Akvitanio, sturmis Bavarion, enkorpigis Saksion (799), kaj submetis la frizonianojn (785), la avarojn de Panonio (796) kaj la saksianojn (804), kun pli ol tridek jaroj da batalado. Post malsukcesi en la venko de islama Iberio, li kreis zonon de sekureco sude de la Pireneoj, la Hispana Markio (Marca Hispanica); simile li fondis okcidente la markion de Bretonio (789-790). Tiom da potenco kuraĝigis lin por revivigi la Romian Imperion de Okcidento. La papo lin kronis kiel romian imperiestron (25-a de decembro de 800 en Romo), kreante la Sanktan Romian Imperion, samnivela ol Bizancio kaj la Kaliflando de Bagdado. Page, li prestiĝis la papon kiel estro de eklezio kontraŭ bizanciaj patriarĥoj. El Aĥeno li kontrolis la administradon de la imperio sendante duopojn el unu nobelo kaj unu episkopo. Kleraj eklezianoj permesis malsimplan regon trans ligojn de barbara tribo. Inspiranto de kultura renaskiĝo, li kreis palacan lernejon. Li plimultigis la artlaborejojn en la monaĥejoj, zorgis la evoluon de Kristanismo kaj savis la komercajn kontaktojn kun orienta Mediteraneo. En 813 li kronigis sian filon Ludoviko la Pia, komencante la dinastion Karolidoj.
Mezepokaj eŭropanoj taksis lin kavalira modelo, unu el la Naŭ Prodoj, kaj verkis epopearon pri agoj liaj kaj de liaj kavaliroj (la Dekdu Paruloj de Francio).
En la slavaj lingvoj lia nomo fariĝis bazo por la esprimo "reĝo" (ruse koroľ, pole król, ĉeĥe kaj slovake král, serba-kroata kralj ktp.). Komparu "cezaro".
Laŭ li estas nomita Premio de Karolo, kiun oni en la germana urbo Aachen donas ĉiujare al persono kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.