Péter Eötvös
El Vikipedio
Péter EÖTVÖS estas hungara komponisto kaj kapelestro naskita en Rumanio la 2-an de januaro en 1944 en urbo Odorheiu Secuiesc. Li diplomiĝis kiel komponisto en la Muzikaltlernejo en Budapeŝto, Hungario. De 1968 laboras precipe eksterlande. Kiel kapelestro kaj komponisto fariĝis konata en okcidenta Eŭropo dum la sepdekaj jaroj. Li estas rekonita plenumanto de la 20-a jarcenta muziko. Pro siaj elektronikaj kaj vivantaj elektronikaj komponaĵoj li havigis mondfamon.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala retpaĝo angle.