Péter Jecza
El Vikipedio
Péter Jecza (jeca) estas hungara skulptisto en Rumanio naskita la 16-an de oktobro 1939 en Sfântu Gheorghe. Li pristudis skulptarton en Cluj-Napoca inter 1957 kaj 1963 en la Artaltlernejo Ion Andreescu sub la direktado de András Kós kaj Romulus Ladea. De tiam li instruis en Timişoara ĝis 1989 en altlernejoj. De 2005 li estas ano de la Hungara Artakademio. Li ricevis la Internacian Artpremion Dr-ro Ludwig Linder en 1975, ormedalon de la Internacia Skulptobienalo de Ravenna.
[redaktu] Individuaj ekspozicioj
Wuppertal (1972), Bukareŝto, Hofgeismar (1973), Wuppertal, Hofgeismar (1977), Aeugsterhal (1978), Wuppertal (1981), Cluj-Napoca, Wuppertal (1982), Düsseldorf (1983), Köln (1984), Basel, Wuppertal, Lugoj (1986), Basel (1987), Essen (1990)