Paradiz-grajno
El Vikipedio
Paradiz-grajno (Aframomum melegueta) aŭ alinome melegeta pipro estas specio de la familio de zingibracoj (Zingiberaceae), fragmitosimila planto. Oni uzas ties pik-gustajn grajnojn kiel spicaĵon kaj medikamenton. La spican vinon konatan kiel hippocras oni gustigis per paradizgrajno, zingibro kaj cinamo.
Indiĝena en tropikoj de okcidenta Afriko kaj sur insuloj São Tomé kaj Príncipe, sed oni kultivas ĝin ankaŭ aliloke en la tropikoj.
La grajnoj evoluas en la acidgusta frukta karno. Ilia ŝelo estas brila, malhelbruna, la interno blanka. Ili enhavas naturan volatilan oleon kaj gluecan brunan rezinon.