Paragvajaj ĉakaj menoanoj
El Vikipedio
religio > abrahamismo > kristanismo > anabaptismo > menonanismo > Paragvajaj menonanoj
Je la 20aj jaroj de la dudeka jarcento, menonanaj familioj, kiuj ĵus venis al Manitobo, Kanado el Rusio ekkomencis elmigri denove, sed ĉi-foje el Kanado al Paragvajo. En Manitobo, la registaro kun la celo de anstataŭigi la francan lingvon per la angla, deklaris kontraŭleĝa ĉiun instrutadon lernejan en lingvo neangla. Ĉi tiu nova leĝo kolerigis ne sole la franceparolantojn sed ankaŭ la rusajn menonanojn kiuj instruadis siajn infanojn en germanaj lernejoj. Kiel rezulto de la leĝo, multaj familioj formigris al Meksiko kaj Paragvajo.
En Paragvajo, la menonanoj sukcesis gardi sian germanan dialekton la platdiĉa.
La ĉefvilaĝo menonana en Paragvajo nomiĝas Filadelfio.