Parnaso
El Vikipedio
Parnaso estas monto en Helenio situanta inter Focido kaj Dorio kaj altas 2.460 metrojn. Ĝi estis rigardata kiel la restejo de Apolono kaj de la Muzoj. En literaturo tiel same kiel en poezio oni kosideras tiun monton simbola patrio de la poetoj. Tie ankaŭ situis la oraklodona templo Delfo dediĉita al Apolono.