Partio (politiko)
El Vikipedio
En politiko partio estas organizo kiu aliĝas al certa ideologio, kaj celas atingi politikan influon per okupo de politikaj oficoj kaj per publika esprimo de sia opinio.
La ideo havi partiojn naskiĝis en demokratioj, ĉefe en la Britio de la 17-a jarcento. La modernaj partistrukturoj kun loka, regiona kaj nacia agado, naskiĝis en la socialdemokratismo. Tamen nuntempe ankaŭ ekzistas partioj en multaj nedemokrataj landoj, ĉefe en unupartiaj sistemoj.
En demokratio, partioj kutime celas elektiĝi en balotoj. En multaj landoj ili kutime devas post la balotoj kuniĝi kun aliaj partioj en koalicion por formi registaron, ĉar neniu partio havas absolutan plejmulton en la parlamento.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Listo de politikaj partioj
- Socialdemokrata partio
- Konservativa partio
- Komunista partio
- Naciisma partio
- Verda partio
[redaktu] WWW
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.