Vikipediista diskuto:Pawla
El Vikipedio
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn. Se vi havas demandojn rigardu : Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn. Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon . |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi
Ĉi vi volas traduki la artikolon pri termoso? tiam mi proponas kaŝi la tekston per ..., legu sub redakto. Kaj ankaŭ tion
Atentu: iu redaktanto nun prilaboras tiun ĉi artikolon defundamente. Por eviti la riskon de redaktokonflikto, oni petas vin ne redakti la artikolon antaŭ la malapero de tiu ĉi avertomesaĝo.
Sed bonvolu kontroli la paĝan historion (aŭ la daton "laste redaktita" sube), por scii ĉu ĉi tiu averto aktualas, kaj se ne bonvolu forigi ĝin (ĝi aperas kiel {{redaktata}} en la vikiteksto). Dankon. |
Kian vi havas motivon redirekti Asmat al nomo Asmatoj (popoloj). Ĉu estas angloj (popolo), germanoj (nacio) ktp.? Petro 13. Jun 2006 08:12 (UTC)
Enhavo |
[redaktu] Asmat
Saluton, kompreneble vi pravas pri "angloj (popolo)...", sed kaŭzo de redirektigo estas: "Asmat" havas nenian esperantlingvan finiĝon, tial por mi estas tre konfuziga. Laŭ la alilingvaj artikoloj mi komprenis, ke Asmat signifas kaj la popolon kaj la regionon, kie tiu vivas.
(Peto pri helpo: mi ne bone komprenis, kie oni prefere diskutu: ĉu en via, ĉu en mia diskutpaĝo? Kio estas la kutimo?) Amike Pawla
- Same kiel tio okazas dum leterpoŝto aŭ ĉe retmesaĝoj. Ĉu vi respondante enmetos leteron por adresato en vian leterkeston kun via nomo. Poste adresato neniam ekscius, ke vi respondis. Ĉiam vi sendas ĝin al adresato kun ties nomo. Ankoraŭ al Asmat: Asmat estas certe nur unu nomo por tribo, kiel estas skribite en la artikolo. Mi ne scias pri alia nomo Asmat, kiu signifus objekton, aferon, aĵon, geografian objekton... Tiel simple nomiĝas la tribo de (eble eksaj) kanibaloj. Petro.
- Bonvolu bone legi la unuan frazon de la artikolo. Tie estas skribite, kie ili vivas. Pri ia regiono asmat estas nenia mencio. Petro
-
- Mi legis kaj ankaŭ serĉis aliajn artikolojn pri asmatoj. Bedaŭrinde mi nenie (krom la via) trovis informon pri tio, ke lando, kie ili vivas, nomiĝas "Asmatio". Se jes, do vi povas krei artikolon pri Asmatio. Mi legis kelkajn artikolojn en la angla kaj tie estas mencio pri "Asmat region", kion mi ne bezonas traduki, ĉu? Simile regiono, kie vivas belgoj, estas Belgio, sed ne estas ĉiam tiel. Regiono, kie vivas eskimoj, ne estas Eskimio. Tio estas ankaŭ afero de asmatoj. Ili vivas en Papuo-Barato komune kun aliaj pluaj triboj kaj "ilia" teritorio ne nomiĝas laŭ ilia triba nomo. Vidu la artikolon pri Papuo-Barato. Mi certas, ke la temo estas iom komplika eĉ por indonezanoj, do ni lasu paĝon pri Asmat nomita tiel, kiel ĝi nomiĝas. Se vi spite al tio volas korekti artikolojn, bonvolu trovi aliajn. Estas da ili ĉi tie miloj, kiuj estas korektendaj kaj kompletigendaj. Vi povas ekz. korekti komunumojn en Rumanio kaj kompletigi ilin, se tiaj artikoloj ravigos vin.
- Mi volis fakte ĉesi redakti en Vikipedio, ĉar ne havas signifon plu resti ĉi tie (vikipedia sistemo ne estas perfekta), sed hazarde mi ekvidis, ke vi volis fari ion kun asmatoj. Vi faris tion per tia maniero, kiun oni ĝenerale ne faras, nome, ke vi kopiis la tekston, kiun vi volis enmeti en la nova (permane kreita, ne per la sistemo) redirektita paĝo, kaj subite vi estus la unua kaj unusola redaktinto, ĉu mi pravas? Petro 13. Jun 2006
[redaktu] Ruĝa karto
Vi kreis paĝon kun nomo rugxa karto. Bonvolu kopii ĝin kaj krei normalan kun esperanta titolo Ruĝa karto. Petro
[redaktu] Majuskligo - ĉu aŭ ĉu ne? (Ruĝa Karto?)
Dankon pro via komento. Mi ne sciis, ke vi intence uzis la vorton "opona"; por mi la vortoj "kontraŭulo", "kontraŭa" ktp. bone taŭgis, kaj la PIV-a difino de "oponi" ("esprimi opinion kontraŭan al la opinio de iu alia…") ŝajnis al mi netaŭga. Mi iusence estas konservemulo kaj volas konservi E-on facila. Sed se vi preferas "opona", mi certe ne komencos redaktomiliton.
Pri majuskligo mi opinias, ke "ruĝa karto" kaj "Blanka Domo" ne estas kompareblaj. Ekzistas nur unu "Blanka Domo", sed multaj blankaj domoj kaj multaj ruĝaj kartoj. Tial la reguloj de Esperanto diras, ke oni uzu minusklojn, kvankam kelkaj ruĝaj kartoj estas futbalaj kaj multaj ne. Ĉu vi konas aliajn lingvojn, kiuj majuskligas ruĝajn kartojn?
Sincere, Umberto 17:29, 17. Jun 2006 (UTC)
[redaktu] Vizelo ne estas mustelo nivala
Pawla, de kie vi scias, ke vizelo ne estas mustelo nivalo (Mustela nivalis). Vizelo estas lutro. Rigardu musteledojn! Petro 6. Jul 2006 17:00 (UTC) Kontrolu la paĝon vizelo. - Ĉiukaze "mustelo nivalo" ne taŭgas, ĝi estu aŭ simple "nivalo" aŭ "mustelo nivala". Pawla
- En PIV estas, ke mustelo estas ermeno, lutreolo, putoro, vizono. Vizelo entute ne estas en PIV. Eble vizelo estas mistajpita titolo. Petro
- Prave - ne en PIV. Sed konsidere al angla, sveda, germana (ĉiuj enhavas "vizel") ne maltaŭga vorto kaj certe ne mistajpita. La alternativo "nivalo" (neĝulo, vintrulo) estas ne tro specifa por ĵus tiu specio. Restus tria elekto: "neĝmustelo", ankaŭ ne maltaŭga. Pawla
- Pawla, eble ni ambaŭ pravis. Mi faris redirektilon. Eble ekzistas ambaŭ nomoj por tiu ĉi besto. Petro
- Prave - ne en PIV. Sed konsidere al angla, sveda, germana (ĉiuj enhavas "vizel") ne maltaŭga vorto kaj certe ne mistajpita. La alternativo "nivalo" (neĝulo, vintrulo) estas ne tro specifa por ĵus tiu specio. Restus tria elekto: "neĝmustelo", ankaŭ ne maltaŭga. Pawla
[redaktu] varianco -> <- disperso
mi miras kial en ĉiuj lingvoj estas vorto kun la radiko "dispers-" nur en Esperanto estas "varianco". Ĉu vi povas klarigi al mi?
- Ne, mi ne povas klarigi ĉar ne scias. Vorton "varianco" mi vidis en vortaroj, ekzemple en ReVo.
- Plu, ŝajne vi ne tute pravas, se rigardi intervikiajn ligilojn de artikolo varianco videblas ke vortoj similaj al "disperso" estas nur en el: kaj ru:.
- Maksim 21:13, 7. Jan 2007 (UTC)
[redaktu] Stelsxprucilo
Saluton Pawla, vi kreis mistitolitan nomon de paĝo, sed oni ne povas renomi ĝin alie ol kopii ĝin kaj enmeti ĝin en la novan paĝon kun la ĝusta nomo - do Stelŝprucilo. Se vi volas esti skribita en la historio de redaktoj, ĉu vi povus kopii ĝin kaj enmeti la enhavon en la novan titolon? Alie faros tion iu alia. Dankon. --Petr Tomasovsky 16:36, 27. Feb 2007 (UTC)