El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo estas pri dosiera formato. Pri la aliaj signifoj de la trilitera kombino vidu apartigilon PDF (apartigilo).
PDF (de la angla lingvo Portable Document Format, Portebla Dokument-Formato) estas dosiertipo ellaborita de firmao Adobe Systems. Ĝi debutis en 1993 per Acrobat 1. Ĝi komence estis pagenda, sed pli poste oni disŝutis ĝin senkoste kaj en 2004 jam aperis la Acrobat 7.
- Ĝi estas multesistema, tio estas, oni povas ĝin vidi en pluraj operaciumoj kiel vindozo, linukso aŭ Mac OS, konservante ĝian saman aspekton.
- Ĝi povas enhavi tekston, bildojn kaj eĉ muzikon.
- Ĝi estas vaste uzata en TTT por dokumentoj.
- Aktuale ĝi estas Libera programaro, kaj pluraj programoj povas labori kun ili (ekzemple ofica programaro kiel OpenOffice)
- Oni povas ĉifri la dosierojn por protekti ilin kontraŭ ŝanĝoj, presado aŭ kopiado.