Perros-Guirec
El Vikipedio
Perros-Guirec / Perroz-Gireg | |||
---|---|---|---|
Administre | |||
Lando: | Francio | ||
Regiono: | Bretonio | ||
Departemento: | Côtes-d'Armor | ||
Subdepartemento: | Lannion | ||
Kantono: | Perros-Guirec | ||
Poŝtkodo: | 22700 | ||
Urbestro: Aktuala mandato: |
Yvon Bonnot 2001 ĝis 2008 |
||
Geografie | |||
Longitudo: | 03° 26' 32" oks. | ||
Latitudo: | 48° 48' 51" nord. | ||
Alteco: | min. 0 m |
mez. 60 m |
maks. 96 m |
Areo: | 1 416 | ||
Loĝantaro: | 7 614 | ||
Denseco: | ĉ. 538 |
Perros-Guirec (Perroz-Gireg en la bretona lingvo) estas franca komunumo, ĉefurbo de kantono de la departemento "Côtes-d'Armor" [kot darmor], en la regiono Bretonio.
La franca vorto por la municipanoj estas 'Perrosiens.
La urbo havas du emblemojn:
- la fraterkulo, eta mara birdo kun kolorita beko, kies pli granda kolonio en Francio troviĝas sur la Sep Insuloj [fr: Les Sept Îles]
- la floro hortensio, kiu multas en la urbo kaj en la unuopulaj ĝardenoj
[redaktu] Geografie
La municipo inkluzivas la urbon Perros-Guirec kaj la urbetojn Ploumanac'h kaj la Clarté. La ĉefa ekonomia ago estas turismo, aparte pli dum la somero, kiam kreskas ne nur la loĝantaro sed ankaŭ la aktivaĵoj sportaj, kulturaj kaj ekonomiaj.
La Pado de Doganistoj [fr: le Sentier des Douaniers] laŭas la marbordon kaj, sur la protektita areo de Ploumanac'h, la promenadejo ĵetkovrita de ŝtonegoj strangformaj el rozkolora granito.
La urbo havas du grandajn plaĝojn. Tiu de Trestraou estas sunkapta, kaj tie troviĝas la kazino kaj la kongresdomo (kie ofte okazas ekspozicioj), kune kun la forirejo por viziti la Sep Insulojn kaj ties koloniojn de laroj kaj suloj. La plaĝo de Trestrignel estas pli ofte batata de la vento. Iom sovaĝa, tamen ĉarma, ĝi estas interkruta, kun unuflanke la pinto de la kastelo, t.e. ŝtona kabo de kie oni povas ĝui vidaĵon sur la Insulo Tome [fr: l'île Tomé] (kiu ne estas unu el la Sep Insuloj).
La urba haveno bonvenas egale fiŝkaptistojn kaj plezurŝipistojn. Artefarita ĉirkaŭbarejo uziĝas kiel aktivaĵejo (lerneja aŭ turista, laŭ la sezono).
[redaktu] Eksteraj ligiloj (franclingvaj)
- Promenade photographique à Perros-Guirec
- Site officiel de la commune
- Des photos anciennes de Perros Guirec et du Trégor
- Site du Bagad Sonerien Bro Dreger
- Géographie de Bretagne, portail des villes et pays bretons - Perros-Guireg / Perroz-Gireg
- Le club de roller hockey des Macareŭ de Perros Guirec