Bretonio
El Vikipedio
Bretonio (franclingve Bretagne [bretanj'], bretonlingve Breizh [brejs], galolingve Bertaèyn [bertajn]) estas regiono en norda okcidenta parto de Francio, apud la Atlantika Oceano.
La duoninsulo “Armoriko”, situanta nordokcidente de Francio, estas tipa regiono, kies civilizacio estas tre malnova. La megalitoj, vicoj de starantaj ŝtonoj, estis starigitaj ĉirkaŭ la jaro 2000 antaŭ Kristo. Unuafoje oni aŭdas pri la keltoj en Armoriko en 320 antaŭ Kristo. De ili oni longe konservis la religion de la druidoj kaj ĉiam ankoraŭ la ornamaĵon “triskell”.
Post la romana periodo (57 a. K. - 5a jarcento p. K.), la bretonoj, keltoj el la britaj Kornvalo kaj Kimrio, persekutataj de la saksoj, migris al Armoriko, kiu poste estis nomata Bretonio. Ĝi konsistas nun el du geografiaj partoj: mara (Armor) kaj tera (Arcoat).
En Armor estas 1200 km da marbordo, tre varia, kun altaj klifoj, rokoj, sed ankaŭ kun belegaj plaĝoj, multaj insuletoj. Sur la marbordo, ĉiam la klimato estas milda, tamen iufoje okazas ŝtormoj dum la alta tajdo. La tajdoj estas imponaj. Ekzemple dum la malalta tajdo oni kaptas konkojn, krabojn kaj similajn. La fiŝhavenoj estas multaj, precipe sude de Bretonio.
Arcoat [arkot], ankaŭ la interna parto de Bretonio, estas belega: arbaroj, kiel tiu de “Brocéliande” kun siaj legendoj aŭ tiu de “Le Huelgoat” kun belegaj rokoj, montetoj en dezertaj regionoj, kiel la “Menez-Hom”, verda kamparo kun belegaj vilaĝoj el granito, skulptitaj kalvarioj, tipaj preĝejoj aŭ kapeloj...
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Josette DUCLOYER el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |
Enhavo |
[redaktu] Departementoj
Kiel administra regiono, Bretonio konsistas el kvar departementoj:
- Côtes-d'Armor (bretonlingve Aodoù-an-Arvor)
- Finistère (Penn-ar-Bed)
- Ille-et-Vilaine (Il-ha-Gwilen)
- Morbihan (Mor-Bihan)
Historie Bretonio entenas ankaŭ la areon de la departemento:
- Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)
[redaktu] Statistikaĵoj
Sen Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)
- Areo: 27,209 km²
- Loĝantaro: 2,906,197 (1999).
- Denseco: 107 homoj en km²
- Monta kulmino: Roc'h Trevezel: 384 m. (Finistère / Penn-ar-Bed)
Kun Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)
- Areo: 34,024 km²
- Loĝantaro: 4,040,463
- Denseco: 119 homoj en km²
[redaktu] Ĉefurboj
- Rennes (bretonlingve Roazhon ; galolingve Resnn): 364,687 loĝantoj. Prefektejo.
- Brest (bretonlingve Brest): 210,055 loĝantoj. Grava haveno.
- Lorient (bretonlingve An Oriant): 116,174.
- Saint-Brieuc (bretonlingve Sant-Brieg): 85,849
- Quimper (bretonlingve Kemper): 77,256
- Vannes (bretonlingve Gwened): 60,062
- Saint-Malo (bretonlingve Sant-Maloù): 50,675
Kaj en Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)
- Nantes (bretonlingve Naoned; galolingve Nauntt): 544,932
- Saint-Nazaire (bretonlingve Sant-Nazer): 136,886
[redaktu] Lingvoj
La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se cent jaroj antaŭe, nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis imponi sian lingvon perforte ekzemple en lernejoj, ktp... (en 1950, oni taksis ke nur 100.000 bretonojn ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)
Bretonio povas esti dividita en du partoj : okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la Diwan lernejoj kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92% de demandataj bretonoj jese respondis.
Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de Côtes-d'Armor kaj Morbihan, Loire-Atlantique kaj Ille-et-Vilaine) estas tutmalsama lingvo, la Galolingvo. Estas latinida lingvo malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton.
Kelkaj vortoj en la tri lingvoj de Bretonio
Esperante | Bretone | Galoe | France |
---|---|---|---|
abelo | gwenanenn | avètt | abeille |
buŝo | genou | góll | bouche (gueule) |
domo | ti | ostèu | maison |
elirejo | er-maez | desort | sortie |
fromaĝo | formaj | fórmaij | fromage |
fali | kouezhañ | cheir | tomber |
fumi | butunat | betunae | fumer |
hodiaŭ | hiziv | anoet | aujourd'hui |
horaro | taolenn an eurioù | oryaer | horaire |
kaprino | gavr | biq | chèvre |
lernejo / skolo | skol | escoll | école |
lipo | gweuz | lip | lèvre |
numero | niver | limerot | numéro |
piro | perenn | peirr | poire |
seĝo | kador | chaérr | chaise |
sciuro | kazh-koad | chat-de-boéz | écureuil |
sibli / fajfi | c'hwibanañ | sublae | siffler |
stelo | steredenn | esteill | étoile |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Bretonio en la katalogo DMoz
- Esperanto-Bretonio TTT-ejo de la Federacio de Esperanto en Bretonio.
- Turismaj informoj
- Artikolo pri Bretonio el Monato
- Retejo pri bretonaj flagoj en la bretona kaj en la franca
Keltaj nacioj | ||
---|---|---|
Asturio | Bretonio | Galegio | Irlando | Kimrio | Kornvalo | Manksinsulo | Skotlando |
||
Referencartikolo: Keltoj |