Persa kalendaro
El Vikipedio
Kalendaro > Persa kalendaro
Persa aŭ Irana kalendaro estas suna kalendara sistemo, kies novjaro komenciĝas la 23-an de marto. En marto de 2002 jaro en Irano estiĝis la 1381 jaro laŭ persa kalendaro. La kalendaro estis adoptita je 1925 kaj, kiel kalendaro tre moderna, estas pli preciza ol la gregoria kalendaro: dum la gregoria kalendaro havos eraron de unu tago post 3320 jaroj, la persa kalendaro nur havos la eraron post 3,8 milionoj jaroj!
La persa kalendaro havas ses monatojn kun 31 tagoj kaj ses sekvantaj kun 30 escepte de la lasta kiu havas 29 tagoj krom en superjaroj. La jaro komenciĝas je Novruz kiu koincidas kun la 21-a de marto de la gregoria kalendaro.
La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 11-a de Dej 1378 laŭ la persa.
La monatoj de persa kalendaro estas (inter krampoj - la komenco de la monato laŭ gregoria kalendaro):
Nomo | Irana nomo | komenciĝas je | |
---|---|---|---|
1 | Farvardin | فروردین | 21-a de marto |
2 | Ordibeheŝt | اردیبهشت | 21-a de aprilo |
3 | Ĥordad | خرداد | 22-a de majo |
4 | Tir | تیر | 22-a de junio |
5 | Mordad | مرداد | 23-a de julio |
6 | Ŝahrivar | شهریور | 23-a de aŭgusto |
7 | Mehr | مهر | 23-a de septembro |
8 | Aban | آبان | 23-a de oktobro |
9 | Azar | آذر | 22-a de novembro |
10 | Dej | دی | 22-a de decembro |
11 | Bahman | بهمن | 21-a de januaro |
12 | Esfand | اسفند | 20-a de februaro |
La erao de la kalendaro estas islama.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.