Gregoria kalendaro
El Vikipedio
Gregoria kalendaro estas la ĉefa kalendaro de la Okcidento kaj tutmonda komerco. Ĝi estas reformo de la antikva julia kalendaro de Julio Cezaro.
La gregoria kalendaro estas suna kalendaro: ĝi precize sekvas la sunon (jarojn) sed ne la lunon. Kvankam la monatoj historie devenas de luna periodo, la monatoj komenciĝas kun la nova luno nur tute hazarde. Kontraste, la islama sekvas la lunon, ne la sunon, kaj la hebrea kalendaro la sunon kaj la lunon.
Monatoj: la kalendaro havas 12 monatojn:
- januaro - 31 tagoj
- februaro - 28 aŭ 29 tagoj
- marto - 31 tagoj
- aprilo - 30 tagoj
- majo - 31 tagoj
- junio - 30 tagoj
- julio - 31 tagoj
- aŭgusto - 31 tagoj
- septembro - 30 tagoj
- oktobro - 31 tagoj
- novembro - 30 tagoj
- decembro - 31 tagoj
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro -- la kvara jaro kaj kvara jarcenta jaro -- februaro havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992, 1996, 2000 kaj 1600, ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993, 1994, 1900 kaj 1700, ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro, kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundoj tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
Semajno: aldone al la cikloj de monatoj kaj jaroj, estas la ciklo de la semajnoj. La semajno havas sep tagojn:
La 1-a de januaro 2000 estis sabato. Dimanĉo kaj sabato estas la "semajnfino", kutime tagoj de ripozo en la Okcidento. Sabato estas la tradicia juda tago de ripozo kaj dimanĉo la tradicia kristana tago de ripozo.
Jaroj: la nombro de la jaro estas laŭ la kristana erao.
Pro kuniĝo de semajna kaj superjara cikloj en la kalendaro estadas 14 tipoj de jaroj:
- Normalaj jaroj komenciĝantaj je :
- Supejaroj komenciĝantaj je :
Tagoj: la tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn. ...
Reformo: Aprobo de Julia kalendaro siatempe estis grava antaŭenpaŝo, sed ĝi ankaŭ havis malgrandan malprecizecon: suna jaro kompare al Julia jaro estis mallonga je 11 minutoj kaj 14 sekundoj. Dum jaroj tiu ĉi diferenco fariĝis tagoegala kaj kaŭzis malprecizecojn. En la fino de 14-a jarcento diferenco pligrandiĝis tiomgrade ke printempa tagegaleco anstataŭ 21 de marto trafis al 11 de marto. Do Pasko, ferio printempa, iafoje okazis en la vintro!
Papo Gregorio la 13-a decidis korekti la eraron. Li invitis specialan komisionon kaj tagokalkulo antaŭenigis je 10 tagoj. Por ke en estonto similaj eraroj ne okazu, ili decidis en ĉiuj kvarcentjaroj forĵeti tri tagojn, sekve kvanto de superjaroj fariĝis malpli je 3, ol en Julia kalendaro.
Tio estis la solvo de Aloysius Lilius en 1580. La fakta bazo estis la kalkulo de Koperniko pri la longeco de la jaro. En 1530, Koperniko esploris la kalkuladon de Ptolemeo en 139 kaj al-Battani en 882 kaj kalkulis la jaron por si mem kaj eldonis la nombron 365,2425, kiu fariĝis la longeco de la jaro en la gregoria kalendaro.
Ĉi tiu nova kalendaro nomiĝis Gregoria aŭ jarkalkulo laŭ nova stilo kaj Julia kalendaro estis nomita jarkalkulo laŭ malnova stilo. En 1582 jaro, kiam Gregoria kalendaro estis enkondukita, diferenco inter du stiloj estis 10 tagoj, en 1900 ĝi atingis 13 tagojn. En venontaj jaroj ĝi pligrandiĝos plu.
Gregoria kalendaro estis aprobita en diversaj landoj en malsamaj tempoj:
- 1582 - Hispanio, Italio, Pollando, Portugalio, Francio, Luksemburgio, katolika Nederlando
- 1583 - Bavario, Tirolo
- 1583-1585 - Katolika Germanio kaj Svislando
- 1584 - Aŭstrio, Ĉeĥio
- 1587 - Hungario
- 1590 - Transilvanio
- 1610 - Prusio
- 1700 - Danio, Norvegio, kaj la protestantaj regionoj de Germanio, Nederlando kaj Svislando (escepte de Sankt Gallen)
- 1724 - la svisa kantono Sankt Gallen
- 1752 - Anglio kaj kolonioj (ekz, la nuna Usono)
- 1753 - Svedio, Finnlando
- 1873 - Japanio(la dekreto de aprobo estis malpreciza je superjaro, poste estis precizigata je 11-a de majo 1898 laŭ Gregoria Kalendaro)
- 1911 - Ĉinio
- 1912 - Albanio
- 1915 - Litovio
- 1916 - Bulgario
- 1918 - Rusio, Estonio
- 1919 - Rumanio, Serbio
- 1924 - Grekio
- 1926 - Turkio
- 1928 - Egipto
En 1582, laŭ la papo, la tago post la 4-a de oktobro (la fina tago de la julia kalendaro) estis la 15-a de oktobro (la unua tago de la nova gregoria kalendaro). Ĝenerale, katolikaj landoj plejparte aprobis la kalendaron dum 1582-90, protestantaj landoj dum 1700-53 kaj aliaj landoj dum 1911-28.
Vidu ankaŭ jenon:
- Kial ne estas jaro 0
- Erao
- Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Kalendaro > Gregoria Kalendaro
- Kalendaro (presaĵo)