Peter Rühmkorf
El Vikipedio
Literaturo > Germanlingva Literaturo > Peter RÜHMKORF < Germana lingvo
Peter RÜHMKORF [peter rimkorf] (naskiĝis la 25-an de oktobro, 1929) estas germana verkisto.
Rühmkorf naskiĝis en Dortmund. Li pasigis sian junaĝon en Malsupra Saksio kaj studis en Hamburgo. Jam kiel studento li eldonis literaturajn revuojn.
En la jaro 1958 li fariĝis redaktoro en eldonejo, kaj en 1960 li aliĝis al la literatura komunumo Gruppe 47. Ekde 1964 li plene dediĉas sin al la verkado.
Lia verkaro konsistas el liriko, prozaĵoj, teatraĵoj, eseoj kaj traktatoj. Li gajnis diversajn literaturpremiojn, inter alie la renoman Georg-Büchner-Preis (1993).
[redaktu] Listo de verkoj
- Heiße Lyrik (kune kun Werner Riegel
- Irdisches Vergnügen in g (poemoj, 1959)
- Künststücke (poemoj, 1962)
- Lombard gibt den Letzten (teatraĵo, 1971)
- Die Jahre die ihr kennt (membiografia prozaĵo, 1972)
- Die Handwerker kommen (teatraĵo, 1974)
- Walther von der Vogelweide, Klopstock und ich (eseoj/poemoj, 1975)
- Phoenix voran! (poemoj, 1977)
- Haltbar bis Ende 1999 (poemoj, 1979)
- Bleib erschütterbar und widersteh (eseoj, 1984)
- Dreizehn deutsche Dichter (eseoj, 1989)
- Wenn – aber dann (poemoj, 1999)