Poděbrady
El Vikipedio
Poděbrady estas banloka urbo kun 14 000 loĝantoj, situanta en Bohemio, sur rivero Elbo, 48 km oriente de urbo Prago.
La vilaĝo estiĝis ĉe travadejo en komercvojo el Prago ĝis orienta Bohemio, Silezio kaj Pollando. La nomo estas unuafoje dokumentita en duono de la 12-a jarcento, kiam la vilaĝo apartenis al familio de Sezemic-anoj. En la 2-a duono de la 13-a jarcento reĝo Přemysl Otakar la 2-a lasis konstrui en la loko de fortikigita sidejo akvan burgon, en kies proksimeco ekkreskis urbeto. En la jaro 1345 akiris de Karolo la 4-a la poděbradan sinjorujon sinjoroj el Kunštát kaj ili proprumis ĝin ĝis la jaro 1495. La plej konata el la familio estis Jiří z Poděbrad, kiu enla jaro 1420 naskiĝis en ĉi tiea kastelo, en la jaro 1458 li estis elektita kiel la ĉeĥa reĝo kaj en 1472 li avancis la urbon je urbo. Ferdinando la 1-a envicigis ĝin en la jaro 1539 inter reĝajn kamerajn urbojn. Poděbrady suferis dum la tridekjara milito, pereiga incendio trafis ĝin en 1681, pluaj poste en 1800 kaj 1832. Dum nova konstruado la remparoj estis detruita kaj la fosaĵoj superŝutita, sekve malaperis restaĵoj de pordegoj kaj domoj kun arkadoj en placo. Komence de la 20-a jarcento markis vergisto en interna kortego de la burgo lokon de forta fonto, kiu fariĝis bazo de pli malfrua banlok-afero, eĉ kiam la fontoj kaj ties kuracaj efikoj estis konataj jam pli baldaŭ. La unua banloka sezono okazis en la jaro 1908, sed evoluo de la banloko okazis nur post la unua mondmilito, ekde la jaro 1926 la loka banloko specialiĝas al kuracado de kormalsanoj kaj angiomalsanoj. Mineralakvo nomata Poděbradka estas enboteligata kaj ĝi estas uzata ankaŭ al baniĝado.
La kastelo sur la dekstra bordo de rivero Elbo estis en lastaj jaroj multekoste renovigita. Sinjoroj el Kunštát disvastigis kaj plifortigis la devenan burgon de Přemysl Otakar la II-a, renesanca alikonstruo okazis en la 2-a duono de la 16-a jarcento, nuntempa baroka aspekto estas el la jaroj 1752 – 1757. La kastelo estas sidejo de muzeo.
Antaŭ la enirejo en la kastelon estas placo de reĝo Jiří, foje mezepoka staplejo. Aspekto de la domoj devenas el tempo post la jaro 1832. En Poděbrady estas kelke da parkoj. La urbon famigis ankaŭ vitrofarejo, fondita en la jaro 1876; ekde la jaro 1927 la vitrofarejo okupiĝas per produktado de plumbhava facetita kristalo.
Poděbrady proponas ĝuon al ŝatantoj de multaj sportoj, ĉi tie estas hipodromo, tenisejoj, areo por jaĥtado, baniĝejo en lago ĉe Poděbrady ka.
[redaktu] Esperanto en Poděbrady
Tie naskiĝis Ladislav Fiala.
Mezbohemia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Nymburk | |
▼ | |
Běrunice ~ Bobnice ~ Břítství ~ Budiměřice ~ Černíky ~ Čilec ~ Činěves ~ Dlouhopolsko ~ Dobšice ~ Dvory ~ Dymokury ~ Hořany ~ Hořátev ~ Hradčany ~ Hradišťko ~ Hrubý Jeseník ~ Chleby ~ Choťánky ~ Chotěšice ~ Choťovice ~ Chrást ~ Chroustov ~ Jíkev ~ Jiřice ~ Jizbice ~ Kamenné Zboží ~ Kněžice ~ Kněžičky ~ Kolaje ~ Kostelní Lhota ~ Kostomlátky ~ Kostomlaty nad Labem ~ Košík ~ Kounice ~ Kouty ~ Kovanice ~ Krchleby ~ Křečkov ~ Křinec ~ Libice nad Cidlinou ~ Loučeň ~ Lysá nad Labem ~ Mcely ~ Městec Králové ~ Milčice ~ Milovice ~ Netřebice ~ Nový Dvůr ~ Nymburk ~ Odřepsy ~ Okřínek ~ Opočnice ~ Opolany ~ Oseček ~ Oskořínek ~ Ostrá ~ Pátek ~ Písková Lhota ~ Písty ~ Pňov-Předhradí ~ Poděbrady ~ Podmoky ~ Přerov nad Labem ~ Rožďalovice ~ Sadská ~ Sány ~ Seletice ~ Semice ~ Senice ~ Sloveč ~ Sokoleč ~ Stará Lysá ~ Starý Vestec ~ Straky ~ Stratov ~ Tatce ~ Třebestovice ~ Úmyslovice ~ Velenice ~ Velenka ~ Vestec ~ Vlkov pod Oškobrtem ~ Vrbice/Vrbice (Nymburk) ~ Všechlapy ~ Vykán ~ Záhornice ~ Zbožíčko ~ Zvěřínek ~ Žehuň ~ Žitovlice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |