Baroko
El Vikipedio
Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon.
La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".
Enhavo |
[redaktu] Ecaro
Baroko malsekvas la regulojn de klasikismo, kaj multe atentas formon. Ĝi celas imponi kaj impresi spektantojn. La temaro ampleksiĝas: morto kaj monstroj estas artindaj. Baroko preferas patoson al trankvilo, movon al stabileco, kurbon al rekto.
Barokaj monumentoj celis imponi por represtiĝigi la katolikan eklezion. Tial, Romo estas grava centro. Sed ankaŭ aliaj eŭropaj urboj barokis. En Hispanameriko, ĝi miksiĝis kun la tradicioj de indianaj metiistoj.
[redaktu] Artistoj
[redaktu] Beletristoj
- Pedro Calderón de la Barca
- Agrippa D'Aubignier
- Paul Fleming
- Andreas Gryphius
- Miĥail Lomonosov
- Martin Opitz
- Torcuato Tasso
- Luís Vaz de Camões
- Catharina Regina von Greiffenberg
- Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen
- Friedrich von Logau
[redaktu] Pentristoj
- Arcimboldo
- Correggio
- Caravaggio
[redaktu] Skulptistoj
- Gian Lorenzo Bernini
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.ibiblio.org/wm/paint/glo/baroque
- http://www.sentieridelbarocco.it
- http://etext.lib.virginia.edu/DicHist/dict.html
- http://www.students.sbc.edu/vandergriff04/mariedemedici.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Kategorioj: Artikoloj kun aldonaj bildoj | Historio | Arto | Arkitekturo | Danco | Filozofio | Literaturo | Muziko | Pentrado | Teatro | Kulturo | Baroko