Polenado
El Vikipedio
Polenado estas la procezo, kiam la poleneroj fekundigas la inan flororganon.
tipoj de polenado
- mempolenado (okazas en la sama floro)
- najbara polenado (okazas inter floroj de la sama planto)
- fremda polenado (okazas inter diversaj plantoj samspeciaj)
- krucigo (hibridigo) (okazas inter diversaj plantoj, apartenantaj al diversaj specioj)
- bestopolenado
- insektopolenado (ĉefe himenopteroj kiel mielabelo, burdo, sed ankaŭ papilioj, skaraboj) Evoluis tentiloj de la plantoj t.e. la floroj estas grandaj aŭ malgrandaj sed formas infloreskon. Korolo, perigonio estas viglokoloraj, la planto sekrecias volatilan oleon La polenero estas gluiĝema.
- birdopolenado kelkfoje en tropikoj
- vespertopolenado
- gastropodopolenado
- ventopolenado: La ventopolenitaj plantoj produktas polenerojn grandkvante, ĉar la forglisantaj poleneroj nur hazarde trafas konvenan plantospecion. La poleneroj estas malgrandaj, glataj; ili povas longtempe ŝvebi en la aero.
- akvopolenado
Okazas nenatura polenado, se la homo polenas arte speciojn, rasojn por plibonigi, krucigi ilin.