Pontchartrain
El Vikipedio
Lago Pontchartrain [pAnĉetrejn] estas saleta lago aŭ laguno en la sud-oriento de Luiziano (Usono) proksime al la riverdelto de la Rivero Misisipo. Ĝi havas areon de 1839 km² kaj est-uestan longon de 64 km (nord-sude 38,6 km). Tiel ĝi estas la dua plej granda salakva lago de Usono (post la Granda Sallago).
Ĝi estis nomita laŭ grafo de Pontchartrain, ministro de Ludoviko la 14-a. Ĝia meza profundo estas ĉ. 4 metroj. Ĉar ĝi estas konektita al la oceano, ĝi estas ne nur saleta, sed eĉ spertas iomete da tajdo.
Ĉirkaŭ la lago situas jenaj urboj:
- Nov-Orleano (sude)
- Laplace (sud-okcidente)
- Madisonville (norde)
- Mandeville (norde)
- Lacombe(norde)
- Slidell (nord-oriente)
Ĉar Nov-Orleano situas sub la nivelo de la lago, ĝi estas protektata per digoj (6 metrojn altaj). Uragano Katrina en 2005 rompis tiujn digojn plurloke. Nur post semajno armeaj pioniroj sukcesis ŝtopi la breĉojn.
Ponto (duobla) trans la lagon ligas Nov-Orleanon al Mandeville kaj Covington. Ĝi longas ĉ. 40 km, havas 9.000 pilierojn kaj eble estas la plej longa ponto de la mondo.
Pluraj riveroj enfluigas nesalan akvon; sala akvo venas tra la kanaloj Chef Menteur kaj Rigolets, kiuj ligas la lagon al la oriente situanta lago Borgne, kiu vere estas laguno de la Golfo de Meksiko. Pro tio la saleco de la akvo tre varias laŭ la loko: Ĉe la menciitaj kanaloj ĝi atingas la duonan salecon de mara akvo, sed en la nordo ĝi estas preskaŭ ne rimarkebla.
Kategorioj: Riveroj | Usono | Lagoj