Oceano
El Vikipedio
Oceano estas seninterrompa akva envolvilo de la Tero, kiu borderas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%).
La akvo de la oceano estas salita, ĉar riveroj alportas en ĝin grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. Cent gramoj da oceana akvo enhavas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj animaloj uzas nur nesalitan, trinkeblan akvon. (Pri la ebleco transvivi sur oceano trinkante maran akvon Vidu Alain Bombard)
Per la kontinentoj Oceano dispartiĝas en 4 partoj: Pacifiko (aŭ Pacifika Oceano), Atlantiko (aŭ Atlantika Oceano), Hinda Oceano kaj Arkta Oceano. Laŭ decido de la Internacia Hidrografia Organizo en 2000 kvina oceano estas la Suda Oceano, antaŭe konata kiel la Antarkta Oceano. Averaĝa profundo de la monda oceano estas 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo).
Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energetikajn (energio de alfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado.
Oceano | Surfaco mln kv.km |
Aver. Profundo m |
Maks. Profundo m |
---|---|---|---|
Pacifiko | 178,7 | 3 976 | 11 022 |
Atlantiko | 91,7 | 3 597 | 8 742 |
Hinda Oceano | 76,2 | 3 711 | 7 209 |
Arkta Oceano | 14,8 | 1 225 | 5 527 |
[redaktu] Vidu ankaŭ
La kvin oceanoj |
Suda · Arkto · Atlantiko · Hinda · Pacifiko |