Procezo de Fiŝer-Tropŝ
El Vikipedio
La procezo de Fiŝer-Tropŝ aŭ Fixer-Tropŝa procezo aŭ Fischer-Tropsch-sintezo estas grandindustria procezo por transformi la sintezan gazon (CO/H2) al likva hidrokarbonoj, ellaborita de Franz Fischer kaj Hans Tropsch antaŭ 1925.
Ĝi estas konstrua reakcio de CO/H2-miksaĵo je fero- aŭ kobalto-kataliziloj al parafinoj, olefinoj kaj alkoholoj. La reakcio okazas ĉe granda premo kaj temperaturo de 200-350°C kaj sekvas la ĝeneralan formulon:
La procezo havas gravecon por la grandindustria produktado de benzino kaj oleo. Historie ĝi havis enorman signifon dum la dua mondmilito por Germanio, ĉar la bezono pri likvaj bruligaĵoj povis esti kovrata el henlandaj karboj.
Nuntempe Sudafriko estas la sola lando, kiu kovras sian pelaĵ-bezonon per la Fiŝer-Tropŝa reakcio. Sed kun la kresko de la naftoprezoj en 2005, eĉ kelkaj aliaj entreprenoj (ekz. germanaChoren) renovigis la esplorojn tiurilate, produktane dizelon el biomaso per FT-procezo.
Teknike, la reakcio okazas en tubofaska reaktoro kun katalizila lito aŭ en flugpolva reaktor kun fluida katalizilo. La lastajn variantojn evoluis la firmao Kellog en Usono.
Kategorie:Bioenergio