Alkoholo
El Vikipedio
Alkoholo devenas de la araba al-kohl, kiu nomas la sulfuraĵo de antimono. Malkovris la persoj en la araba imperio kiel unuaj la metodo de distilado, per "alambiko" (distililo). Abu Bakr al Razi, persa kuracisto (864-925), kiel unua priskribis science principojn de alkohola distilado, la ilojn bezonatajn, kaj elfarado de brando.
Aviceno,persa folozofo (980-1037) plibonigas la distililon per elpensinta la distil-serpenton.
Distililo kaj brando alvenas Andaluzion, kajposte disvastiĝas Eŭropon. Ofte la monaĥoj en la Abatejoj estas la unuaj produktantoj kaj vendistojn de tiaj "akvoj", kiel oni nomis ilin tiam. Tiel la abatejoj de Irlando jam distilis la uisce beatha en 1170, kiam la soldatoj de Henriko la 2-a (Anglio) invadis Irlandon.
Oni diras alkoholo, se oni pensas pri alkoholaĵo, ebriigaĵo, trinkaĵo. La efika parto de la naturaj ebriigaĵoj estas kemie etanolo.
Alkoholo estas organika substanco kun OH-grupo. Se ĝi ligiĝas al karbono de aromata ciklo temas pri fenoloj.
- alifata saturita alkoholo kiel etanolo (C2H5OH)
- nesaturita alkoholo kiel vinil-alkoholo (CH2=CH-CH2OH)
- aromata alkoholo kiel benzila alkoholo
- alicikla alkoholo kiel cikloheksanolo
- heterocikla alkoholo kiel furfurila alkoholo
Depende de la nombro de la OH-grupoj, ni parolas pri 1-,2-,3 ktp valoraj alkoholoj
- unuvalora alkoholo kiel etanolo
- duvalora alkoholo kiel etilenalkoholo (glikolo)
- trivalora alkoholo kiel glicerino
Ili estas senkoloraj likvaj aŭ solidaj (se ili estas grandmolekuloj). La fizikaj kaj kemiaj proprecoj dependas de la loko de la OH-grupo kaj la bazmolekulo, aliaj funkciaj grupoj.
Nature troviĝas multe en la volatilaj oleoj. Ili estas partoj (kiel esteroj) en oleoj kaj vaksoj.
malsanece ĉiama sopiro je alkoholo nomiĝas alkoholismo
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.cojeco.cz
http://www.french-paradox.net/fpbksb1.html
http://www.drogvilag.hu/alkohol.html
* Drug and alcohol rehab
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |