Propra ludo
El Vikipedio
Propra ludo (ruse Своя игра) -- populara televida kvizludo en Rusio, aperas ekde 1994, nuntempe emisiata dufoje semajne en la kanalo NTV. Analogo de usona ludo «Jeopardy!».
Ĉefredaktoro: Vladimir Molĉanov. Gvidanto (ĉiam la sama ekde 1994): Pjotr Kuleŝov.
Partoprenas tri personoj. Ili devas respondi demandojn, grupigitajn laŭ temoj. Ene de ĉiu temo estas kvin demandoj de diversa prezo ekde 10 ĝis 50, konforme al la komplikeco. Respondas tiu, kiu pli frue premis specialan signalbutonon. Se la respondo estas korekta, la ludanto ricevas konforman kvanton da poentoj, se malkorekta -- tiu kvanto estas minusata el lia konto. Post malkorekta respondo aliaj ludantoj rajtas doni siajn versiojn, se neniu riskis - do post maksimume tri sekundoj la gvidanto diras la korektan respondon. La demandon ĉiam elektas tiu, kiu laste donis korektan respondon.
Apartaj demandoj estas markitaj aŭkcio. Tio signifas, ke ludanto, elektinta ĝin, povas mem difini la prezon: ekde la nominalo ĝis la tuta sumo, kiun momente havas la ludanto. Alia ludanto rajtas proponi pli grandan prezon (ene de la sumo kiun li mem havas). Se ludanto riskas per sia tuta gajno, tio nomiĝas "va-bank", alia ludanto povas "reaĉeti" la demandon nur per pli granda "va-bank".
Antaŭ 2001 la ludo konsistis el du etapoj - "blua" kaj "ruĝa", en la "ruĝa" la demandoprezoj duobliĝis. Nun estas tri etapoj, kun demandoprezoj ordinara, duobla kaj triobla. Poste sekvas la finala parto, unusola demando, kiun devas respondi ĉiuj ludantoj skribe post 30-sekunda pripenso. Se iu havas nulan aŭ minusan sumon post ĉiuj etapoj -- tiu ne rajtas ludi en la finalo.
En la finalo la ludantoj dekomence elektas la temon (laŭvice forigante la "malplaĉajn" el la 7 proponitaj), poste ĉiu determinas la demandoprezon por si samkiel en "aŭkcio", ne sciante prezojn determinitajn de aliaj ludantoj.
Inter plej konataj ludantoj de "Propra ludo" estas Anatolij Belkin kaj Valentin Melnikov.
Tre popularas ankaŭ sporta varianto de "Propra ludo" -- turniraj okazas en multaj intelektludaj kluboj de Rusio, Ukrainio kaj aliaj ekssovetiaj respublikoj.
Kategorioj: Ludoj | Televido | Rusio