Prora
El Vikipedio
Prora estis planita kaj parte konstruita ripozejo (1935-1939) sur insulo Rügen. Post la plenkonstruo, tie povintus - laŭ la planoj - ripozi samtempe ĉ. 20.000 homoj tra la organizo Kraft durch Freude (KdF). Pro komenciĝo de la dua mondmilito, la konstrulaboroj estis ĉesigitaj, tiel la koloso de Prora formas kernon de la komplekso.
La komplekso etendiĝas 4,1 km apud la bordo (150 m al la maro) kaj konsistas el ok apartaj konstruaĵoj.
La Germana Demokratia Respubliko uzis la konstruaĵojn kiel kazernon kaj edukejon. Post la Germana reunuiĝo, la komplekso estas ekde 1993 neuzata. Oni planas turisman aplikon de la konstruaĵoj (junularaj gastejoj).