Pubereco
El Vikipedio
Pubereco estas stato de knabo aŭ knabino atinginta periodon de la vivo inter infanaĝo kaj adoleskanteco, karakterizatan de la aktiviĝo de la seksaj glandoj kaj manifestiĝo de sekundaraj seksaj karakteroj (pubharoj, ĉe knabinoj menstruo, ĉe knaboj ŝanĝo de la voĉo) (libere laŭ PIV).
Antaŭpubereco komenciĝas en la 11-a jaro, la propra pubereco aperas inter la 13-a kaj 15-a jaro, pli frue ĉe knabinoj. Ĝi estas la plej turbulenta periodo en la vivo de individuo. La unuopulo tre rapide evoluas korpe, mense, emocie kaj sociale.
La puberulo spitas kontraŭ aŭtoritatuloj (gepatroj, instruistoj), klopodas memstariĝi, imitas plenkreskulojn (eksperimentoj pri seksumado, fumado, alkoholo), ofte estas obstina, spitema, havas problemojn en la lernejo.
La periodo estas danĝera pro tio, ke puberuloj ofte grupiĝas en problemajn bandojn, kiuj ludas je herooj provokante leĝojn, eĉ falante en verajn krimojn.