Qingdao
El Vikipedio
Qingdao
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Ĉinio |
Provinco: | Ŝandong |
Statuso: | distrikto |
Statuso: | 36° 05' 12" norde, 120° 20' 29" oriente |
enloĝantoj: | 2,6 milionoj (urbo), 7,3 milionoj (2004) en la tuta distrikto |
areo: | 1.102 km² (uro), 10.654 km² (tuta distrikto) |
![]() |
Qīngdǎo Dosiero (ĉine 青岛, malnova latinigo Tsingtao, en Esperanto "verda insulo") estas havena urbo kaj distrikto de la provinco Ŝandong en la oriento de la Popola Respubliko Ĉinio. Mallongigite la civitanoj nomas ĝin Qīng.
La distrikto Qingdao atingis sian nunan grandecon pro integrigo de la antaŭe sendependaj distriktoj Jimo, Jiaozhou kaj Jiaonan dum la jaro 1977 kaj de Laixi kaj Pingdu dum la jaro 1984.
La urbo kaj distrikto limas al la Flava Maro, flanka maro de la Pacifika Oceano. Dum la jaro 2008, kiam la someraj olimpikaj ludoj okazos en Pekino, en la maro antaŭ Qingdao okazos la olimpikaj konkursoj pri velado.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La areo sur kiu troviĝas la moderna distrikto Qingdao, en la epoko de la dinastio Qing nomiĝis Jiao'ao (胶澳). Dum la jaro 1891, la dinastiaj regantoj decidis en la areo starigi armean defendobazon kontraŭ mararmeaj atakoj, kaj planis konstruon de urbo. Dum la sekvaj ses jaroj tamen la laboroj ankoraŭ nekomenciĝis, kaj dum 1897 pro premo de pluraj eŭropaj ŝtatoj al Ĉinio la urbo devis esti transdonita al la Germana Regno. La germanaj armeanoj, komercistoj kaj administristoj donis al la loko la latinliteran nomon Tsingtao kaj baldaŭ transformigis ĝin al stratege grava urbo kaj haveno, metante la pacifikan mararmeon de la Germana Regno ĉi-tien, kies ŝiparo agis en la tuta orienta Azio.
La germana adminstrejo planis kaj konstruigis la unuajn stratojn kaj urbajn instituciojn ankoraŭ nun videblajn, inkluzive de stacidomo, protestanta kaj katolika preĝejoj, guberniestra gastodomo, kaj la mondfama bierfarejo Tsingtao. Kaj la germana influo ankaŭ etendiĝis al aliaj areoj de la provinco Ŝandong, tial ke ekzemple ekestis ankaŭ pluraj rivalaj germanaj bierfarejoj. Dum la jaro 1913 la urba enloĝantaro konsistis el 53.312 ĉinoj, 2.400 germanaj soldatoj, 2.069 ne-soldataj eŭropanoj kaj usonanoj, 205 japanoj kaj 25 aliaj azianoj.
Komece de la Unua Mondmilito, la 7-an de novembro 1914, la urbo konkereiĝis fare de la armeo de Japanio. Sekve de tio granda nombro da japanaj komercistoj venis al la urbo. Ekestis japana kvartalo, en kiu dum la jaro 1920 jam vivis 17.597 japanoj, kiuj samkiel la germanoj havis la ambicion el la distrikto fari modelan kolonion. La germanaj soldatoj, kiuj militkaptiĝis, estis malliberigitaj en Japanio, parte ĝis la jaro 1920.
Laŭ la interkonsentoj de la pac-kontrakto de Versailles, la kolonio post la Unua Mondmilio unue restis japana. Nur la 10-an de decembro 1922 Ĉinio rericevis la teritorion. Dum la sekvaj jaroj la politika malstabileco de la lando, kiu similis al interna milito, bremsis la ekonomian evoluon.
Fine de la 20-a jarcento, el Qingdao iĝis tipa ĉina urbego kun milionoj da enloĝantoj. Konstruiĝis multaj novaj modernaj turdomoj, kaj multaj el la koloniaj konstruaĵoj el la germana epoko devis cedi.
[redaktu] Ekonomio
El ekonomia vidpunkto, Qingdao post la ekonomia malfermiĝo de Ĉinio dum 1978 tre rapide evoluiĝis. Kun haveno taŭga por tre grandaj ŝipoj, kiu estas la tria plej granda haveno de la mondo, la urbo estas grava por la industrio kaj la transportado de varoj el la tuta duoninsulo Ŝandong. Ekzistas pluraj grandaj kaj prestiĝaj fabrikoj por fiŝaj konservaĵoj, por hejmaj teknikiloj kaj por pneŭoj. Ankaŭ la ekse germana bierfarejo intertempe estas tutmonde konata entrepreno kaj konstruigis pliajn bierfarejojn en la tuta Ĉinio plus iuj lokoj de Azio kaj Norda Ameriko. La biero vendiĝas tutmonde sub la marka nomo Tsingtao. Krome la urbo ankaŭ havas regione signifan flughavenon.
[redaktu] Turismo
Qingdao estas unu el la malmultaj signifaj ĉemaraj feriejoj de Ĉinio. Ekzistas plaĝoj, hoteloj por feriantoj, kaj la urbo kun la postrestintaj koloniaj konstruaĵoj havas certan ĉarmon, kiu diferencigas ĝin de aliaj ĉinaj urboj. Tamen la pasintece unika panoramo de la urbo nuntempe pli karakteriziĝas per la modernaj turdomoj ol per historiaj konstruaĵoj.
[redaktu] Partneraj urboj
Paderborn (Germanio)
Wilhelmshaven (Germanio)
Ŝimonoseki (Japanio, 1979)
Long Beach (Usono, 1985)
Acapulco (Meksikio, 1985)
Odeso (Ukrainio, 1993)
Taegu (Suda Koreio, 1993)
Nes Ciona (Israelo), 1997)
Velsen (Nederlando, 1998)
Southampton (Britio, 1998)
Puerto Montt (Ĉilio, 1999)
Montevideo (Urugvajo, 2004)
Klaipėda (Litovio, 2004)
Bilbao (Eŭskio, Hispanio, 2004)
Nantes (Francio, 2005)