Rafaelo
El Vikipedio
Por la arĥanĝelo Sankta Rafaelo, alklaku ĉi tien.
Italio > Pentrado > Skulptado > Rafaelo
Rafaelo Santi (28-a de marto aŭ 6-a de aprilo 1483 – 6-a de aprilo 1520), itala renesanca pentristo kaj arkitekto.
La itala formo de lia antaŭnomo estas Raffaello; por signi siajn pentraĵon li uzis la grek-latinan formon "Raphael". El la latina formo de lia familia nomo, Santius, deriviĝas la alternative uzata nomformo Sanzio.
Eminentaj estas liaj madonoj, precipe la Siksta Madono kaj freskoj en Vatikano, influitaj de Mikaelanĝelo (Atena skolo). Liajn bildojn karakterizas belo. Perfektaj estas liaj nemultaj portretoj (Angelo Doni, papo Julio la 2-a, papo Leono la 10-a).
Ekzistas pri Rafaelo artikolo en la Komunejo.