Rapidtrajno
El Vikipedio
Rapidtrajno, ankaŭ nomata Ekspreso, estas trajno kiu estas adaptita por veturi pli ol 200 km/h. Maksimuma rapideco de alitipaj trajnoj estas inter 160 kaj 200 km/h.
Rapidtrajnoj povas veturi tiom rapide nur laŭ adapitaj trakoj. Plej ofte temas pri tute novaj tipoj de trakoj; foje ankaŭ oni adaptas ekzistantajn liniojn. Rapidtrajnoj povas veturi ankaŭ je ordinaraj reloj, sed tiam je adaptita rapideco.