Reĝa aglo
El Vikipedio
Reĝa aglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Aquila chrysaetos |
Reĝa aglo aŭ Oraglo (Aquila chrysaetos) estas unu el la plej konataj kaj tutmondaj rabobirdoj. Kiel multaj aliaj specioj de agloj, apartenas al genro Aquila kaj familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn speciojn de milvoj, cirkuoj, akcipitroj, ktp.
Enhavo |
[redaktu] Karakterizaĵoj
- Longeco: 80-95 cm
- Enverguro: 188-227 cm
- Pezo: ĉa. 5 kg
- Ovoj: 2
- Kovado: 42-45 tagoj
[redaktu] Disvastiĝo
La Reĝa aglo aŭ Oraglo (Aquila chrysaetos) ĉeestas grandan parton de Nordameriko, Eŭrazio kaj nordon de Afriko. Estas loĝantaro eĉ en insuloj kiel Britio, tiuj de la Mediteranea Maro, Japanio kaj Vankuvera Insulo. Tamen la loĝantaro de centra Eŭropo malpligrandiĝis lastatempe pro la homa agado kaj la specio malaperis eĉ kie antaŭe estis abunda.
Nune okcidenta Eŭropo havas stabilajn loĝantarojn en Skotio, Norvegio, la Alpoj, Italio kaj la Iberia Duoninsulo, kvankam en 2001 oni liberigis 35 ekzemplerojn en Irlando (kie la specio malaperis komence de la 20a jarcento). Ankaŭ en Nordameriko oni konstatis malplialtiĝon de la specio, kvankam ne tiome kiome en Eŭropo, kaj la resto de ties ekzisto daŭras stabila. Tiu aglo estas unu el la rabobirdoj plej uzataj en falkado, ĉefe en Centra Azio, kie estas uzata por ĉasi eĉ lupojn kaj antilopojn.
Antaŭe oni povas trovi la Reĝan aglon en ĉiuj medioj, sed, en Eŭropo, la persekutadoj limigis ĝiajn teritoriojn al montaroj kaj apartaj arbaroj.
Ĝi nestas kutime en klifo kie la paro konstruas grandan neston.
[redaktu] Aspekto
La Reĝa aglo aŭ Oraglo (Aquila chrysaetos) estas granda birdo kiu povas esti unumetre longa -sed pli ofte inter 76 kaj 89 cm- kaj havi dumetran enverguron. Kiel en la plej parto de la rabobirdoj, la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Ties plumaro estas malhelbruna ĝenerale kaj iom pli orkolora en kapo, nuko kaj kolo, en ŝultroj kaj vostopinto. En junuloj, estas pli da blanko en vosto ol bruno, proporcio kiu ŝanĝas laŭ aĝo. Tiu specio membras en la nomataj botagloj, ĉar la kruroj estas plumkovritaj je plumaro anstataŭ je skamarom kiel la aliaj agloj.
[redaktu] Bredado
La Reĝa aglo aŭ Oraglo (Aquila chrysaetos) estas monogamaj. Ili konstruas kelkaj nestojn en sia teritorio kaj ili uzas ilin unu post la alia. La bazo estas tri dikaj branĉoj sur kiuj oni disponigas bastonetojn. Laŭ zonoj, ili nestas en altaj arboj aŭ en krutaj rokoj aŭ klifoj. Ĉiun novan bredsezonon oni aldonas pliajn bastonetamasojn al la nesto, pro tio kutime la nesto altas unu metron kaj duonon kaj grandas 2 m en diametro post kelkaj uzjaroj.
Bredepoko diversas laŭ zonoj inter januaro kaj marto kaj povas okazi en la sama teritorio kie loĝas la agloj dum la resto de la jaro aŭ en alia kien la paro elmigras precize por bredado. Post pariĝo la ino demetas unu aŭ du ovojn kovotajn dum 45 tagoj ĝis kiam la idoj eloviĝas jam tute kovritaj je blanka lanugo. Kiam estas du idoj en la nesto, nur unu, tiu kiu unue eloviĝas, elflugos je ĉirkaŭ 50 tagoj. La plej juna kaj malforta mortiĝas ĉu malzorgita de la gepatroj ĉu rekte forpelita de la plej forta.
La ido estas manĝigataj de la gepatroj en la nesto ĝis kiam tiu sendependiĝas. Ĝi povas ricevi la saman manĝaĵon manĝatan de la gepatroj, kvankam ofte la gepatroj ĉasas pli da birdoj por la idoj ol da mamuloj.
[redaktu] Vivmaniero
Kiam tiu granda rabobirdo alte cirklante ŝvebas, ĝi ne ĉasas, sed prigardas sian teritorion antaŭ aliri ĉasterenon per longa glisado. Reĝa aglo ĉasas fluganta malalte por surprizi sian predon. Ne ekzistas atesto pri atako al homo. Ĝenerale ĝi ne migras.
[redaktu] Kutimoj
La Reĝa aglo aŭ Oraglo (Aquila chrysaetos) ĉasas ekde aero kaj por tio estas ekipata per tipaj armiloj en ties familio: fortaj kruroj kiuj finas per bone disvolvitaj krifoj, hoka beko, granda forto kaj rapideco kaj povega vidkapablo por trovi predojn je centoj da metroj de distanco. Tiies predoj estas diversaj laŭ formoj aŭ grando: musoj, kunikloj, leporoj, marmotoj, lagopoj, aliaj teraj kaj flugantaj birdoj, vulpoj, sovaĝaj katoj, musteloj kaj eĉ idoj aŭ maljunaj kaj malsanaj ekzempleroj de sovaĝaj kaproj, cervoj, aproj, lupoj kaj ĉamoj. En Alpoj eĉ estas onidiraj rakontoj pri malnovaj atakoj de agloj eksterordinare grandaj kontraŭ infanoj. Ĝi ne refuzas profiti el bestkadavro.
[redaktu] Subespecioj
La Reĝa aglo aŭ Oraglo (Aquila chrysaetos) diversas laŭ 5 aŭ 6 subspecioj kiuj diferenciĝas pro kelkaj ecoj de sia aspekto aŭ konduto (kiel ekzemple migrado aŭ loĝanta konduto):
- A. c. homeyeri: en Iberia Duoninsulo kaj nordo de Afriko.
- A. c. chrysaetos: resto de Eŭropo kaj Rusio ĝis Siberio.
- A. c. daphanea: centra Azio, konata kiel Berkut.
- A. c. japonica: Koreio kaj Japanio.
- A. c. kamtschatica: orienta Siberio oriental, foje enmetita en la subspecio chrysaetos.
- A. c. canadensis: Nordameriko ĝis duoninsulo Suba Kalifornio kaj deserto de Sonora.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.panoraama.com/live/maakotka
http://www.mongoliaphoto.com
http://www-umea.slu.se/MiljoData/webrod/Faktablad/aqui_chr.PDF
http://www.oiseaŭ.net/oiseaŭ/accipitriformes/aigle.royal.html