Lupo
El Vikipedio
?Griza lupo Konserva statuso: Malplej zorgiga[1] |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Canis lupus Linnaeus, 1758 |
La Lupo (Canis lupus) estas raba mamulo el la familio de Kanisedoj, sovaĝa antaŭulo de nia hundo; ĝi havas maldelikatan hararon kun diversa koloro laŭ la vivmedio de la besto. Ĝia bleko estas la ululo.
La lupo vivas en Eŭropo, Azio kaj Norda Ameriko. Ĝi havas kelkaj similojn kun la germana ŝafhundo, longas 1,5 m, pezas 40 - 50 kg. La gelupoj pariĝas inter decembro kaj februaro, laŭtege hurlante, en marto kaj aprilo la lupinoj naskas 4 ĝis 6 lupidojn, kutime en grotoj. Pri siaj idoj ili modele zorgas. Dum la unuaj 10 tagoj la patrino tute ne forlasas ilin, la manĝaĵon alportas la patro. Poste la lupidoj malfermas okulojn kaj komencas rampi tra la nesto. La lupino ilin mamnutras du monatojn, poste donas al ili viandopecetojn, kiujn ŝi vomis, por ke la idoj ricevu la manĝon jam parte digestitan. Post duonjaro la lupidoj komencas lerni ĉasadon kun la plenkreskaj bestoj.
Somere la lupoj ĉasas malgrandajn bestetojn kaj manĝas eĉ arbarajn fruktojn, sed vintre la etaj bestoj malaperas sub la neĝo kaj la lupoj ne havas alian eblon ol ĉasi cervojn kaj kapreolojn. Tiam la lupaj familioj kuniĝas en hordon gvidatan de la plej forta kaj sperta lupo kaj ĉasas komune pelante la grandan ĉasaĵon eĉ multajn kilometrojn.
Antaŭ kelkaj jaroj aperis du luphundojn rasojn : la luphundo de Saarloos kaj la ĉeĥa luphundo
[redaktu] Kultura signifo
Lupoj kaj ursoj estis en historiaj tempoj la ĉefaj rabobestoj en Eŭropo. Kiam Eŭropo estis kovritaj de pli da arbaro ol nun, homoj timis enarbariĝi, speciale nokte, timante atakojn.
Lupoj estis timitaj sed ankaŭ simboloj de kuraĝo kaj forto. Romia mitologio rakontis, ke la mitaj fondintoj de Romo, Romulo kaj Remo, estis savitaj de lupino kiam beboj, kaj suĉis el lupinaj mamoj ties kuraĝon, transdonante ĝin al romianoj. Ankaŭ ĝermanoj respektis lupon kaj la vorto por lupo estas etimo de ĝermanaj kaj skandinavaj personaj nomoj kiel Adolfo, Rudolfo, Olavo, Volfgango.
Eŭropanoj (kaj ties nordamerikaj idoj) kredis je luphomoj, homoj kiuj kapablis sorĉe transformiĝi en lupojn.
Rakontoj pri lupoj estas: Petro kaj la lupo, La tri porkidoj, Ruĝa Kapulino, La ĝangala libro de Rudyard Kipling.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.wolf.org/wolves/index.asp
- http://www.canids.org/SPPACCTS/greywolf.htm
- http://www.wolf.org
- http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Canis_lupus.html
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |