Regiona ligo Ruhr
El Vikipedio
En 1920 la komunumoj en la Ruhr-regiono, la ĉefa pezindustria regiono en Germanio, ligis al Regiona ligo Ruhr (germane: Siedlungsverband Ruhrkohlenbezirk). Celo de la ligo estis, preventi dissetligon por konservi verdaĵaj kaj liberaj areoj necesaj por pli bona aerumado de la pezindustria regiono. Jam en la fondofazo de la regiona ligo Ruhr. projektoj kiel la rapidvojo Ruhr, regiona rapidtrajno kaj Revierparks, grandaj ripozparkoj estis planataj, kiujn oni grandparte nur realigis post la Dua Mondmilito. Per konstruo de ligostratoj kaj la en 1925 enkondukataj unuecaj urboŝildoj la Ruhr-regiono ankaŭ trafike estu kunkreskonta. Hodiaŭ la regiona ligo transprenas la taskon forigi la domaĝojn kaŭzatajn de la industriigo kaj renaturigi la iamajn industriterenojn, post kiam la karbominado kaj la feruzinoj plejparte ĉesis la produktadon.
Membroj:
Indiko: La interkrampe nomataj subdistriktaj komunumoj kaj urboj ne estas memstaraj membroj de la regiona ligo Ruhr.Ili estas reprezentataj de la koncernaj subdistriktoj
- Bochum
- Bottrop
- Dortmund
- Duisburg
- subdistrikto Ennepe-Ruhr (kun la urboj Breckerfeld, Ennepetal, Gevelsberg, Hattingen, Herdecke, Schwelm, Sprockhövel, Wetter (Ruhr) kaj Witten)
- Essen
- Gelsenkirchen
- Hagen
- Hamm
- Herne
- Mülheim ĉe Ruhr
- Oberhausen
- subdistrikto Recklinghausen (kun la urboj Castrop-Rauxel, Datteln, Dorsten, Gladbeck, Haltern ĉe lago, Herten, Marl, Oer-Erkenschwick, Recklinghausen kaj Waltrop)
- subdistrikto Unna (kun la urboj/komunumoj Bergkamen, Bönen, Fröndenberg, Holzwickede, Kamen, Lünen, Schwerte, Selm, Unna kaj Werne)
- subdistrikto Wesel (kun la urboj/komunumoj Alpen, Dinslaken, Hamminkeln, Hünxe, Kamp-Lintfort, Moers, Neukirchen-Vluyn, Rheinberg, Schermbeck, Sonsbeck, Voerde (Niederrhein), Wesel kaj Xanten)
--Longharulo 12:37, 10. Jan 2007 (UTC)