Regiono Hlučín
El Vikipedio
Regiono Hlučín (ĉeĥe: Hlučínsko) situas en Ĉeĥio, en Moravia-Silezia Regiono, en distrikto Opava kaj ĝi najbaras kun distrikto Ostrava-urbo.
Historie Regiono Hlučín, kiel specifa parto de regiono de Ĉeĥa Silezio, formiĝis proporcie malfrue – nur post februaro de 1920. Tiam tiu ĉi parto de la germana distrikto Racibórz kun superanta moravie parolanta loĝantaro (la tn. Moravcoj) estis donita al nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio. La teritorio kun areo 316 km2 kun la plej granda sidejurbo Hlučín havis ekde la jaro 1742, kiam ĝi fariĝis parto de prusia ŝtato, iom alian socian kaj ekonomian evoluojn. Tiuj memkompreneble subskribis sin en la sortoj, kulturo kaj pensado de ĉi tiea loĝantaro kaj ties spurojn ni povas postsekvi ĝis hodiaŭaj tagoj.
Regiono Hlučín estas pentrinda angulo de Ĉeĥa respubliko, pejzaĝo de vastaj fekundaj kampoj, verdaj arbaroj kaj akvaj areoj, kiu estas oriente borderita de montaro Beskydy kaj okcidente de montaro Jeseníky.
Regiono Hlučín abundas ne nur je naturbelecoj, sed ankaŭ je kvanto de konservintaj kulturmemorigaĵoj, bunta skalo de arkitektonaj kaj metiaj interesaĵoj, laboremo de la loĝantoj kaj ĉefe gastameco kaj amika spirito.
La ondiĝinta linio de montetaro de Hlučín tiriĝas laŭlonge laŭ bordoj de rivero Opava kaj ĝi elvokas por promeni al multaj interesaj celoj en la proksima kaj pli malproksima ĉirkaŭaĵo.
Regiono Hlučín estas teksita tra reto de ciklopadoj, tra kiuj eblas travojaĝi Regionon ĉiudirekte. La spino estas parto de la pado Moravia pordego, kiu ligas al la ĉeĥa-pola limregiona linio kaj kvanto de lokaj ciklolinioj.
Vilaĝoj kunlaborantaj en Unuiĝo de vilaĝoj de Regiono Hlučín ekde la jaro 1992, kies fondo estis esprimo de koheremo kaj komplezo de ĉiuj vilaĝoj reciproke helpi unu la alian. Per komunaj fortoj Unuiĝo klopodas atingi mallarĝajn specifajn celojn kaj evoluadon de kultura kaj ekonomia kunlaborado kun najbaraj limregionaj polaj urboj kaj vilaĝoj. Nuntempe Unuiĝo de vilaĝoj de Regiono Hlučín, en kiu hodiaŭ laboras dudek sep urboj kaj vilaĝoj, kaj kun kiuj libere kunlaboras urbopartoj de urboj Ostrava kaj Opava (Hošťálkovice, Petřkovice, Lhotka u Ostravy apartenas al Ostrava kaj Malé Hoštice apartenas al urbo Opava), orientiĝas al kunlaborado en tereno de vojaĝtrafiko, kulturo, evoluo de la regiono.
[redaktu] Rilataj temoj
- Ĉeĥa Silezio
- Supra Silezio
- Komunumo Krzyżanowice
- Distrikto Opava
- Distrikto Ostrava-urbo
- Traktato de Versajlo
[redaktu] Vidu ankaŭ
Urboj kaj vilaĝoj en Regiono Hlučín | |
---|---|
Bělá ~ Bohuslavice ~ Bolatice ~ Darkovice ~ Dolní Benešov ~ Hať ~ Hlučín ~ Hněvošice ~ Chlebičov ~ Chuchelná ~ Kobeřice ~ Kozmice ~ Kravaře ~ Ludgeřovice ~ Markvartovice ~ Oldřišov ~ Píšť ~ Rohov ~ Služovice ~ Strahovice ~ Sudice ~ Šilheřovice ~ Štěpánkovice ~ Třebom ~ Velké Hoštice ~ Vřesina ~ Závada | |
Vilaĝoj kunlaborantaj kun Regiono Hlučín | |
Hošťálkovice ~ Lhotka u Ostravy ~ Malé Hoštice ~ Petřkovice |
Vilaĝoj en komunumo Krzyżanowice (Pollando) | |
---|---|
Bieńkowice ~ Bolesław ~ Chałupki ~ Krzyżanowice ~ Nowa Wioska ~ Owsiszcze ~ Roszków ~ Rudyszwałd ~ Tworków ~ Zabełków | |
Vilaĝoj el Regiono Hlučín (Ĉeĥio) kunlaborantaj kun komunumo Krzyżanowice | |
Hať ~ Píšť ~ Šilheřovice |