Ostrava
El Vikipedio
Ostrava ( aŭskultu Dosiero) estas distrikta urbo de memstara distrikto Ostrava-urbo sur limoj inter Moravio kaj Silezio ĉe kunfluiĝo de riveroj Odra, Opava kaj Ostravice en Ostrava-karvina karbobaseno. Areo 214 kvadrataj km, 323 171 loĝantoj (1997). La urbo famis pro minado de nigra karbo kaj konsekvencaj fakoj (metalurgio, ŝtalfabrikoj, termoelektrejoj), sed ĉiuj karbominejoj antaŭ longe ĉesis mini la karbon, tial estas en la urbo multe da senlaboruloj, kiuj laboris en la menciitaj fakoj ne povante trovi novan laboron.
La tiama vilaĝo estiĝis verŝajne en la 13-a jarcento, baldaŭ ĝi fariĝis urbo. La unua skriba mencio estas el la jaro 1279. Ĝis la jaro 1830 la urbo estis ĉirkaŭbarita per remparoj. En la 14-a jarcento la urbon okupis husanoj, en la jaro 1643 konkeris ĝin svedoj. Supraĵa karbominado datiĝas ekde la jaro 1767, kiam forĝisto Keltička ricevis permeson por karbominado. Forĝisto Keltička poste vendis la permeson al posedanto de la pola-ostrava graflando al grafo Vlček, kies idoj apartenis pli ol unu jarcento inter ĉefaj ministoj de la karbotrovejo apud Rothschildidoj, Gutmannidoj, Norda fervojo de Ferdinando, Larisch-Mönnichidoj kaj habsburkaj arkidukoj el Český Těšín. En la jaro 1828 ĉefepiskopo arkiduko Rudolfo Johano el Olomouc ĉi tie fondis fabrikon Vítkovice Steel (noto: hodiaŭa nomo). Kiam en la jaro 1847 ĉi tie fervojo estis finkonstruita, okazis grandega disvolviĝo de karbominado kaj industrio. En la jaro 1844 okazis la unuaj maltrankviloj, en la jaro 1890 jam okazis ĉefstriko, kiu postulis la unuajn viktimojn. En la jaro 1894 okazis ampleksa striko pro okhora labortempo, dum kiu 13 partoprenantoj estis pafmortigitaj. La saman jaron mortis dum minejkatastrofo 235 ministoj. En la jaro 1918 okazis ampleksaj strikoj kaj la 14-an de oktobro 1918 ĉi tie estis proklamita Ĉeĥoslovaka respubliko. En la jaro 1923 estiĝis pere de kuniĝo de Moravia Ostrava, Hrabová kaj Silezia Ostrava kun vico da ministvilaĝoj ampleksa industria centro, kies nomo estis Moravia Ostrava. En la jaroj 1935 – 1938 en la fabriko Vítkovice Steel (noto: hodiaŭa nomo) estis fabrikataj multaj konsistaĵoj por ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, precipe muldaĵoj kaj blendaj elementoj. Jam la 14-a de marto de 1939 okupis la urbon naziistaj soldataroj.
Ĉefaj rimarkindaĵoj en la centro de la urbo estas nova urbodomo kun turo 85 m alta, en parko de Komenský staras monumento kun maŭzoleo de 656 ruĝarmeanoj kaj 5 anoj de la 1-a ĉeĥoslovaka tanka brigado. La monumento estas nacia kultura memorigaĵo. Malnova urbodomo el la 16-a jarcento, en la 17-a ĝis la 18-a jarcentoj rekonstruata, nun kreas ostravan muzeon. En la urbo troviĝas ankaŭ novrenesanca templego, kiu ampleksas 4 000 personojn. En Silezia Ostrava estas burgoruino el la 14-a jarcento.
Verkistoj Vojtěch Martínek, A. C. Nor, poeto Petr Bezruč kaj aliaj dediĉis siajn verkojn al Ostrava-regiono. En Ostrava troviĝas ankaŭ Galerio de belartoj – la ĉeĥa skulptarto kaj pentrarto de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj, kio estas unu el la plej pretendema instalaĵoj de eminentaj verkoj de la ĉeĥaj belartistoj (Domo de arto). Hodiaŭ ĉi havas sidejon Mineja altlernejo, pedagogia fakultato, faklernejoj ka. Ostrava estas ankaŭ regiona sidejo de regiono Moravia-Silezia Regiono.
En spacon Černá louka (Nigra herbejo) estis translokigitaj „Rovninské balvany“ („Rovninaj vagŝtonegoj“) – tio estas grupo de granitaj vagŝtonegoj, kreata naturmemorigaĵon. Vagŝtonego, ankaŭ naturmemorigaĵo, en kvartalo Kunčice estas la plej granda en Ĉeĥio.
Inter grandaj kvartaloj de la urbo apartenas Moravia Ostrava kaj Přívoz, Mariánské Hory, Poruba, Výškovice, Ostrava-Vítkovice. Urbopartoj de Ostrava Petřkovice, Lhotka u Ostravy kaj Hošťálkovice kunlaboras kun Regiono Hlučín.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Moravia-Silezia Regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Ostrava-urbo | |
▼ | |
Antošovice ~ Bartovice ~ Hošťálkovice ~ Ostrava-Hrabová ~ Ostrava-Hrabůvka ~ Ostrava-Hrušov ~ Krásné Pole ~ Lhotka u Ostravy ~ Mariánské Hory kaj Hulváky ~ Koblov ~ Martinov ~ Michálkovice ~ Moravia Ostrava kaj Přívoz ~ Muglinov ~ Nová Bělá ~ Ostrava-sudo ~ Ostrava ~ Petřkovice ~ Plesná/Plesná (Ostava-urbo) ~ Polanka nad Odrou ~ Ostrava-Poruba ~ Proskovice ~ Pustkovec ~ Radvanice kaj Bartovice ~ Silezia Ostrava ~ Stará Bělá ~ Svinov ~ Ostrava-Třebovice ~ Ostrava-Vítkovice | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |