Reims
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Reims < Urbo
Reims [r~Is], por la romianoj estis Durocortorum, sed antaŭe estis ĉefurbo de la galla popolo Rèmes. Ĝi estas nun ĉefurbo de Ĉampanjo, kaj ankaŭ la precipa centro de Ĉampano-keloj. Historie tie estis kronitaj la reĝoj de Francio, depost, ke Kloviso la 1-a igis sin kristano kaj igis sin kroni per Sankta Remiĝo ĉirkaŭ la jaro 500 (laŭ iuj en 498/499, laŭ aliaj en 507).
Reims estas subprefektejo de la departemento Marne.
Enhavo |
[redaktu] Vidindaĵoj
[redaktu] Katedralo de Nia Sinjorino
Ĉefa vidindaĵo de Reims estas ties katedralo, el inter la plej belaj gotikstilaj konstruaĵoj. En ĝi la reĝoj de Francio kutime estis konsekritaj. Ĝi estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO kaj tutmonde fama pro siaj eleganteco kaj harmonieco. Rimarkindaj estas ankaŭ ĝia statuaro kaj ĝiaj vitraloj, precipe la granda rozo.
[redaktu] Baziliko de S-ta Remiĝo
Post la katedralo, kiun ĝi preskaŭ egalas laŭ grando, la plej fama preĝejo de Reims estas la baziliko de S-ta Remiĝo, dum iu tempo ligita al grava monaĥejo. Ĝi datiĝas de la 11-a, 12-a, 13-a kaj 15-a jarcentoj. La navo kaj la ĉefa transepto estas plej malnovaj; la fasado de la suda transepto estas plej nova.
[redaktu] La Marsa Pordego
La Marsa Pordego estas la plej malnova monumento de la urbo. Ĝia nomo deriviĝas de la romia dio Marso, kiu proksime havis templon. Ĝi estas ne vere pordo, sed triumfarko 33 metrojn longa kaj 13 metrojn alta, konsistanta el tri arkoj.
[redaktu] Ĝemelecoj
Reims havas jenajn ĝemelurbojn: