Rejnlando
El Vikipedio
Rejnlando (germanlingve: Rheinland [RAJNlant]) estas germana (ne-oficiala) regiono en la okcidenta parto de la lando je ambaŭ flankoj de la rivero Rejno de la ĉirkaŭaĵo de Majenco ĝis la nederlanda landlimo. Ĝi kongruas pli-malpli kun la iama prusa Rejn-provinco. Post la venko super Napoleono oni transdonis tiun ĉi regionon al la prusa reĝolando. Unue la prusoj instalis du provincojn sur tiu teritorio, sed baldaŭ ili unuigis ilin.
Malmulte post la Unua mondmilito kelkaj Rejnlandanoj (la t. n. separatistoj) eĉ provis starigi propran ŝtaton, sed tio nur estis mallonga epizodo.
Post la Dua mondmilito la nordo fariĝis parto de la brita okupteritorio kaj la sudo parto de la franca teritorio. El tiu tempo rezultis la ekiĝo de la landeroj Nord-Rejno-Vestfalio (el la "brita" parto de Rejnlando kun la iama prusa provinco Vestfalio kaj la duklando Lippe) kaj Rejnlando-Palatinato (el la "franca" parto de Rejnlando kun la iama bavara provinco Palatinato).