Rezervaĵa organo
El Vikipedio
Depona organo aŭ (stoka organo) de planto estas speciale modifiĝinta organo por stoki energon (ĝenerale en formo de amelo) aŭ akvo. Deponaj organoj kreskas plej ofte subtere, kie ili estas pli bone protektitaj kontraŭ damaĝo. Oni povas rigardi la fruktojn de la plantoj ofte supertera depona organo.
La deponado okazas en la bazhistoj, kiuj povas deponi en ĉeloj amelon, proteinon, oleon. Tiu deponado okazas plej ofte en la ĉela leŭkoplasto, sed ankaŭ en aliaj lokoj kiel vakuolo (sukero, akvo ĉe kakto) kaj la ĉelmuro (hemicelulozo, akvo). La deponaj parenkimoj troviĝas ekstera histo de la radikoj, tigo, en la rizomoj, tuberoj, bulboj, pivotradikoj, fruktomuro, en la grajnoj, kotiledonoj ktp.
Pro granda energia enteno de la deponaj organoj, tiuj plantoj servas por la homa nutrado gravajn produktojn kaj ĉefnutraĵojn. Plej gravaj ekzemploj estas potato ( tubero), dolĉa potato ( tubera radiko) kaj taro ( bulbotubero).
La ĉefaj grupoj de la deponaj organoj :
- bulbo
- bulbotubero (kormo)
- tubero
- rizomo
- tubera radiko
- depona pivotradiko
- depona hipokotilo
- ŝajnbulbo
[redaktu] vidu
radika vegetaĵo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.