Ricardo Codorniu
El Vikipedio
Ricardo CODORNIU Y STÁRICO (Cartagena, 6-a de junio de 1846 - Murcia, 26-a de septembro 1923) estis hispana inĝeniero, unu el la ĉefaj figuroj de la frua hispana Esperanto-movado.
Oni tradicie konsideras lin la fondinto de la forsta inĝenierio en Hispanio. Li priplantis la montaron Sierra de Espuña, en sia naskiĝregiono Murcio. Li ricevis multnombrajn agnoskojn fare de la hispanaj popolo kaj registaro, kun honormedaloj kaj statuoj (interalie unu en la Parko de Retiro de Madrido). Li estis konata kiel la apostolo de la arbo.
Codorniu estis prezidanto de la Reĝa Hispana Societo de Naturhistorio kaj fondinto de la Societo de Amikoj de la Arbo.
Li estis unu el la unuaj hispanoj kiuj lernis la lingvon Esperanton, kaj dediĉis multajn penojn al ĝia propagando.
Li estis prezidanto de la Hispana Societo por Propagando de Esperanto, ekde ĝia fondiĝo en 1903.
[redaktu] Citaĵo
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ricardo CODORNIU (kodorniu), hispano, arbara inĝ. Nask. 1846 en Cartagena mortis 26 sept. 1923 en Murcia. Direktis la rearbarigon de Montaro Espuna, verkis profesiajn verkojn. Fondis la H. Societon por prop. de E 1 febr. 1903 Verkis la unuajn H. broŝurojn pri E. Kunlaboris al multaj E-gazetoj. |